1. La komunaj nomoj
Legu jenajn frazojn kaj provu ilin esperantigi:
1) 他在宅旁空地种了麻,打了些麻绳,卖了点钱。
2) 麻袋厂的建成保证了他们的需求。
3) 艇上的麻缆绳掉进了大海。
4) 细麻布衬衣适于夏季穿。
En ĉiuj kvar frazoj troviĝas la ideogramo “麻”。Sed en Esperanto estas la vortoj “kanabo”(大麻)、 “juto”(黄麻)、“sisalo”(西色尔麻)、“lino”(亚麻) kaj “urtiko”(荨麻), tamen neniu komuna vorto por nomi ĉiujn la fibroflantojn kaj iliajn fibrojn. Ni devas elekti taûgan vorton por ĉiu specifa kazo. Jen estas problemo, se ni ne povas scii, pri kiu specifa “麻’temas la donita ideogramo. Konsiderante, ke la fibroj de kanabo taûgas por fari ordinarajn ŝnurojn, tiuj de juto taûgas por fari sakojn, sisalo estas bona materialo por fari kablon uzatan sur maraj ŝipoj kaj linaj fibroj taûgas por fari ŝtofon, ni povus esperantigi la maraj ŝipoj kaj linaj fibroj taûgas por fari ŝtofon, ni povus esperantigi la donitajn frazojn jene:
1).Li krestigis kanabojn sur la libera areo ĉirkaû sia domo, fairs ŝnurojn el la rikoltaĵoj kaj akiris iom da mono por ili.
2).La finkonstruo de la fabriko de jutosakoj garantias plenumon de ilia bezono.
3) La sisalaj kabloj de la boato falis en la maron.
4) La ĉemizoj el linŝtofo taûgas por uzo en somero.
Ĉu la tradukoj estas ĝustaj? Eble jes, eble ne. Por eviti mistradukon, ni devas ne nur studi la kumtekston, sed foje ankaû peti necesajn informojn de libroj kaj homoj, inkluzive de la aûtoroj. Tradukaj eraroj ofte okazas pro miskompreno de la originalo aû misesprimo de la komprenita teksto per netaûgaj vortoj.
2. Eraroj pro miskompreno
Por ĝuste kompreni la tradukatan tekston, necesas zorge ĝin studi por ne misinterpreti pro supraĵeca kompreno kaj hasteco en vortigo de la miskomprenaĵo. Ekzemple, en la 35-a ĉapitro de “红楼梦” estas jena frazo: “原是我昨儿喝了酒,回来的晚了,路上撞客着了,来家未醒,不知胡说了什么,连自己也不知道,怨不得你生气。” Sinjoro Xie Yuming esperantigis ĝin jene: “Hieraû mi drinkis , malfrue revenis, survoje trafis amikon, hejme ankoraû ebriis kaj vomis sensencaĵon. Mi mem ne memoras, kion mi diraĉis. Vi juste koleras.” Kontrolante lian manuskripton mi rimarkis la mistradukon de “撞客” per “trafis amikon”, ĉar mi scias, ke “撞客” signifas “renkonti fantomon”. Komparante lian tradukon kun la angla versio far S-ro Yang Xianyi, mi rimarkis, ke ankaû li erare angligis la frazon jene: “I had a few drinks yesterday so I stayed out late, then on my way back I knocked into a friend; and that made me arrive home so drunk. I’ve no idea what nonsense I may have talked. I don’t blame you for being angry.” Do, ankaû s-ro Yang, kiu estas erudicia kaj sperta tradukisto, miskomprenis la ideogramon “客” en “撞客”. Tiu ĉi ekzemplo montras al ni, ke la tradukanto devas ĉiam sin gardi kontraû miskompreno. Jene estas pliaj ekzemploj:
1). 他听着铁马的叮当声彻夜未眠。Mistraduko: Li maldormas la tutan nokton aûskultante la tintadon de la feraj ĉevaloj.
“铁马”ne estas fera ĉevalo, sed tintilo pendanta sur tegmentrando.
2) 庙里的方丈闲着。 Mistraduko: La kvadrata futodeko de la templo estas libera.
“方丈”signifas ne “kvadratan futodekon” sed “abaton”.
3) 以前他是空头,现在他是多头。 Mistraduko: Antaûe li estis malplena kapo, sed nun li estas plurkapo.
“空头” kaj “多头” estas terminoj en borsa spekulado. “空头”signifas “basiero” kaj “多头” signifas “haûsiero”.
4) 他不敢来,心里就一定有鬼。Mistraduko: Li ne kuraĝas veni, do li certe havas diablon en la koro.
“心里有鬼” eble signifas “havas kulpan konsciencon”. do oni ne devas tion esperantigi laûvorte.
5) 地主的铜水烟袋在桌子上闪闪发亮。Mistraduko: La kupra nargileo de la bienulo brilis sur la tablo.
Nargileo ĝenerale estas farita ellatuno aû brozo, sed ne el kupro.
6) 这座书院是上个世纪建立的。 Mistraduko: La librokorto estas fondita en la pasinta jarcento.
“书院”estas speco de malnova lernejo. Oni devus ĝin esperantigi per instituto, sed ne librokorto, kies signifo estas malklara.
3. Eraroj de esprimo
Nura ĝusta kompreno de la originalo, ankoraû ne garantias ĝustan tradukon, ĉar oni povas misesprimi la komprenaĵon en la cellingvo. Jen kelkaj ekzemploj.
1) 我不知道天高地厚。
Mi ne scias, kiel altas la ĉielo kaj kiel dikas la tero. (Kiu povus tion scii? La ekskuzon oni ne devas esperantigi laûvorte, sed per “Pardonu mian kulpon pro mia manko de scio.”)
2) 他被打入冷宫。
Li estas ĵetita en malvarman palacon. (“被打入冷宫”signifas “esti ĵetita el la favoro aû esti ĵetita flanko”,sed ne ĵetita en malvarman palacon.)
3) 他们在院子周围编了篱笆。
Ili plektis heĝon ĉirkaû sia korto. (“篱笆” estas plektbarilo sed ne heĝo, kiu estas barilo el arbetoj.)
4) 煤都抚顺成了巨大的煤炭中心。
La karba ĉefurbo Fushun fariĝis granda centro de karbo. (“煤都” estas ne ĉefurbo, sed karbourbo.)
5) 为了扫除文盲,所有妇女都在学习文化。
Por elimini la analfabetecon, ĉiuj virinoj lernas kulturon.(“学文化”signifas “esti klerigata”, sed ne “lerni kulturon”
6) 他们生活在一起,不久彼此有了感情。
Ili kune vivis kaj baldaû ekhavis sentimenton unu al la alia. (“感情” en tiu ĉi frazo signifas amon, ne sentimenton. “有了感情” signifas “enamiĝis”)
Ankaû la verboj estas speco de tre aktivaj vortoj, ĉar ili ludas la gravan rolon de predikato, kaj la infinitivo povas ludi ĉiujn rolojn de substantivo. Pro oftega uzado, iuj verboj povas esprimi tre variajn signifojn kun diversaj nuancoj. Krome en traduko de verboj, oni devas atenti ankaû pri la tempo, modo kaj voĉo de ili. Tial mi devas aparte paroli pri kelkaj punktoj, koncerne al la tradukado de verboj.
1. Ĝusta kompreno kaj ĝusta esprimo
Pro tio ke verboj ofte havas variajn signifojn en diversaj kuntekstoj, ni devas doni apartan atenton al ili en studo,de la tradukenda teksto, kaj elekti ĝustajn vortojn por ilin interpreti en la cellingvo. Por kompreni tion, ni prenu la verbon 打 kiel ekzemplo kaj studu jenajn tradukaĵojn:
1)七月一日那天,人们拥上街头敲锣打鼓庆祝香港回归。
En la 1-a de Julio, homoj svarmis sur stratoj, gongadis kaj tamburadis por celebri la revenon de Hongkongo al la patrolando. (打鼓 bamburadi)
2)她一挥苍蝇拍子,没打着苍蝇,却把花瓶打了。
Ŝi eksvingis la muŝfrapilon, sed anstataû trafi la muŝon, ŝi rompis la florvazon. (打着trafi,打了rompis)
3)两个小贩为争买主打了一架。
La du kolportistoj interbatis pro konkura kaptado de klientoj.(打架interbati)
4)他从来不和他们打交道,更不曾和他们打官司。
Li neniam interrilatiĝis kun ili, por ne paroli pri procesado kun ili. (打交道 interrilatiĝi kun iu, 打官司procesi kun iu.)
2.Esperantigo de verboj ne per verboj
Kiel ni jam rimarkigis, pro malsameco de esprimaj kutimoj en la font- kaj cel-lingvoj, oni ne devas kaj ne povas ĉiam traduki laûvorte. Tio estas vera same en traduko de la verboj. Esperantigante ĉinan tekston, oni povas kaj eĉ devas traduki verbon ne per verbo laû la esprima kutimo de Esperanto. Jen estas kelkaj ekzemploj:
1) 引黄河之水灌溉本区的农田是当务之急。
Irigacio de la kamparo en tiu ĉi regiono per akvo kondukita el la Flava Rivero estas urĝa afero por nuna tempo. (灌溉irigacio)
2) 你不用担心我的健康。
Ne estu maltrankvila pri mia sano.(担心 maltrankvila)
3) 他期望父亲康复,不断寻找新药。
Kun espero pri resaniĝo de la patro, li serĉadis novajn medikamentojn.(期望 kun espero)