文学教室

会话教室

语法教室

翻译教室

文化教室

诗歌

谚语

散文

首页

 

    翻译的标准       ◆翻译技巧七讲

 

Kio EstasTradukado?

      LaPlena Ilustrita Vortaro de Esperantodiras, ke traduki signifas:transigi iun tekston aû konversacion de unu lingvo en alian, anstataû igante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samsencaj vortoj aû esprimoj de la alia. La ĉina granda vortaro(辞海)Maro de Vortojdiras, ke 翻译 signifas“把一种语言文字的意思用另一种语言文字表达出来。”(Esprimi diritan en unu lingvo per vortoj de alia lingvo.) Laû tiuj difinoj, tradukado estas ago koncernanta du malsamajn lingvojn, kaj ĝi okazas pro la malsameco de lingvoj. En praktikado en la vivo, tradukado efektive kovras pli vastan terenon. Ekzemple, la pekinanoj bezonas interpretadon por bone kompreni ŝanhajanojn aû kantonanojn, kaj sen interpretado nuntempuloj ne povas bone kompreni la vortojn de Konfucio kaj aliaj antikvuloj de nia popolo. Do tradukado povas okazi ankaû interne de popolo kun unu sama lingvo pro ekzisto de dialektoj aû arkaikiĝo de malnovtempa lingvo. Sed ĝenerale, tradukado estus aktivado pro la ekzisto de malsamaj lingvoj.

      Kriterioj de Tradukado

     De pli ol jarmilo eminentaj tradukistoj parolis pri kriterioj de traduko. Rimarkinda estis la opinio de angla profesoro Alexander Fraser Tytler en la lasta jardeko de la 18-a jarcento. Li diris, ke oni devas juĝi tradukojn laû jenaj tri kriterioj: 1.Traduko devas plene transdoni la ideojn de la originalo; 2. La stilo kaj esprimmanieroj de la traduko devas esti en sama karaktero kiel tiuj de la originalo; 3. Traduko devas legiĝi same facile kiel la originalo. En la deknaûa jarcento, s-ro Ma Jianzhong (1845-1900), la aûtoro de la unua ĉinlingva gramatika verko, diris, ke “译成之文适如其所译。”(La tradukaĵo devas esti ĝuste tia kia la originalo estas). Pli poste, s-ro Yan Fu elmetis la fame konatajn tri kriteriojn de traduko “信、达、雅”.Post la Movado de la 4-a de Majo, s-ro Lusin elmetis la kriteriojn “信”kaj “顺”(fideleco kaj flueco). Gogol komparis perfektan tradukiston kun vitrotabulo tiel klara, ke oni vidas tra ĝi la originalan verkon sen rimarko de la ekzisto de la vitropeco. K. Kalocsay komparis tradukon kun gramofona disko, kiu ebligas al ni aûdi la voĉon de la aûtoro. Konsiderinde multe da inko oni verŝis en polemikoj pri tradukado kaj tradukaj kriterioj, sed unuecan opinion oni ne atingis ĝis hodiaû.

      La plej multe diskutataj tradukaj kriterioj en nia lando estas “信、达、雅”elmetitaj de Yan Fu. Multaj malprobas la kriterio “雅”, opiniante, ke estas neracie postuli, ke ĉiaj tekstoj estu tradukitaj per elegantstila klasika lingvo. En beletraj verkoj, kiam oni figurigas malklerulojn kaj krudajn balbutulojn, oni devas apliki lingvaĵojn konvenajn al tiaj personoj. Ĉu transigi tiajn lingvaĵojn en elegantaĵon ne signifas malobservon de la principo de fideleco? Pro la sama konsidero, iuj eĉ rifuzas akcepti la kriterion de “flueco”. Kompreneble, se iu verko indas tradukon, ĝenerale ĝia lingvo devas esti flua kaj facile komprenebla, kaj responde ankaû la traduko devas legiĝi tia. Ĝenerale oni opinias, ke bona traduko devas esti en flua lingvo. Se paroli pri esperantigo, la Esperanta versio devas esti en internacia stilo, kiel d-ro L. L. Zamenhof pledis.

      La kriterio de fideleco estas ĝenerale akceptata. La tradukisto devas observi la fidelecon de la enhavo kaj laûeble ankaû de la formo de sia traduko.

      1. Fideleco de la enhavo (1) Fidela traduko ofte estas ne laûvorta.(2) La kunteksto difinas la signifon de la vortoj. (3) Komprenebleco por la leganto.

      2. Fideleco en formo. (1) Fideleco en formo proza kaj poetika. (2) Fideleco en stilo.

      3. Kvalifiko de la tradukisto (1).Moraleco.(2).Klereco. (3)Diligenteco kaj

      4. Persistemo.