文学教室会话教室语法教室翻译教室文化教室诗歌散文谚语
      你的位置:首页>>会议简报
 
 
LA 5-A CHINA KONGRESO DE ESPERANTO 
第五届全国世界语大会
 
  La 2-5-an de oktobro 2003 okazis la 5-a China Kongreso de Esperanto en Yanji, chefurbo de la Yanbian-a Kore-nacia Autonoma Subprovinco de Jilin-provinco, nordorienta Chinio. La kongreson cheestis 236 esperantistoj el 26 provincoj, autonomaj regionoj, municipoj kaj la Speciala Administra Regiono Hongkong de Chinio kaj el Koreio kaj Rusio.

Je la 9-a matene de la 2-a de oktobro inaugurighis la kongreso. S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), prezidis ghin. S-ro Jin Zhixi, prezidanto de la Yanbian-a Federacio de Socisciencaj Asocioj, faris gratulan paroladon en la nomo de la registaro de la subprovinco kaj s-ro Li Jundao, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, donis salutvortojn al la kongresanoj. La kongreson salutis ankau reprezentantoj de kelkaj lokaj E-asocioj. S-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, faris raporton pri laboro de la ligo en la pasintaj 4 jaroj. S-ro Wang Hanping, asista ghenerala sekretario de ChEL kaj direktoro de la centra oficejo de la ligo, prezentis al la kongresanoj la preparadon de ChEL por la 89-a UK okazonta en Pekino en 2004 kaj resumis la laboron de la china delegacio partopreninta la 88-an UK en Svedio.

La kongreson salutis per letero Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de Chinio kaj prezidanto de la China Internacia Eldona Grupo, d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de UEA, 4 E-organizoj kaj 13 esperantistoj el 17 landoj. S-ro Cai Mingzhao diris en la letero, ke la chi-foja kongreso havas gravan signifon por la E-movadoj monda kaj china, kaj oni devas bone plani, aranghi kaj plenumi ghian preparlaboron. D-ro Renato Corsetti skribis: "Via laboro estas rekonata de eksterlandaj esperantistoj, kiuj volas nepre rilati kun vi, ricevi viajn revuon, auskulti viajn radiojn, lerni pri via historio kaj pri via kulturo. Ne estas troe diri, ke chiu esperantisto estas ankau iomete chino. Do, vi havas grandan respondecon pro la grandaj atendoj de nechinaj esperantistoj." Prof. Lee Chong-Yeong skribis en sia retletero: "La chi-jara china kongreso estas grava okazo pripensi kaj prepari fare de chinaj samideanoj pri la venontjara UK. La chi-jara kongrestemo, 'Universala Kongreso kaj china Esperanto-movado en la nova jarcento', estas tute trafa. Chinio estu la motoro de la Esperanto-movado en la 21-a jarcento!" La kongresa temo estas: La Universala Kongreso kaj la E-movado de Chinio en la nova jarcento. S-ro Zou Guoxiang, vicprezidanto de ChEL, montris en sia parolo, ke okazigo de la 89-a UK en la komenco de la nova jarcento havas gravan signifon. Li alvokis la lokajn E-organizojn kaj esperantistojn agadi por sukcesigi la kongreson. Sekve de tio dekkelkaj samideanoj prezentis siajn opiniojn pri ghi. S-ro Han Zuwu el Tianjin parolis pri "La loka E-movado estas fundamento de la tutlanda E-movado", s-ro Hou Zhiping pri "Universala Kongreso estas akcelilo de la china Esperanto-movado", s-ro Li Shijun pri "Kiaj taskoj staras antau ni?", kaj aliaj samideanoj pri "Kion ni faros por la 89-a UK?", "Kion ni faros kontrau lingva hegemonio?" ktp.

La kongreso havis kunsidon por respondeculoj de lokaj E-asocioj kaj komitatanoj de ChEL. Ghin prezidis s-ro Yu Tao, kiu faris paroladon pri tio, kiel organizi kaj akordigi por sukcesigo de la 89-a UK kaj esperas, ke la lokaj E-organizoj klopodados por kulturi, instrui, preparigi kaj partoprenigi siajn membrojn por la UK en 2004. Delegitoj el la E-asocioj de Interna Mongolio, Shanhajo, Shanxi, Dandong, Changzhou, Hubei, Sichuan kaj Shandong parolis pri spertoj kaj renkontitaj problemoj en siaj laboroj. Ili venis al la konsento, ke lokaj E-movadoj estas fundamento de la china E-movado, kaj esprimis, ke ili diligente laboros por antauenpushi la chinan E-movadon kaj kunlaboros kun ChEL por plenumi taskojn de la 89-a UK.

Posttagmeze de la 3-a de oktobro okazis Esperanto-Seminario por memori Tikos okaze de la 20-jarigho de lia forpaso kaj samtempe okazis premiero de la libro "Elektitaj verkajhoj de Tikos". S-ro Tikos faris gravan kontribuon al kulturado de esprantistoj, inter kiuj multaj estas chefaj fortoj de la nuna china E-movado. La studentoj de Tikos rememoris lian sindonemon kaj sindedichon al Esperanto-afero dum la tuta vivo kaj nomis lin brava batalanto.

Dum la kongreso krom la tema kaj faka programoj estis aranghitaj ankau diskutoj pri diversaj temoj pri junularo, fervojoj, turismo, komerco, uzado de Interreto ktp. Okazis ankau oratora konkurso kaj ekskursoj.

Je la 2-a posttagmeze de la 4-a de oktobro fermighis la 5-a China Kongreso de Esperanto. La fermon prezidis s-ro Zou Guoxiang. S-ro Wang Hanping faris resuman paroladon pri la kongreso. Post tio sekvis anonco de la listoj de premiogajnintoj de E-asocioj, individuoj kaj oratora konkurso, kaj disdono de premio kaj atestilo. S-ro Yu Tao legis la rezolucion de la kongreso kaj chiuj ghin aprobis per varma aplaudo. Che la fino de la fermo s-ro Hou Zhiping legis salutleteron al Bakin okaze de lia 100-jarigho kaj chiuj kongresanoj subskribis la verdan shtofon, kiun la ChEL donacos al s-ro Bakin.

第五次全国世界语大会
第五次全国世界语大会2003年10月2--5日在吉林省朝鲜族自治州首府延吉召开。26个省市自治区236位世界语者参加了大会,还有来自香港、韩国、俄国的世界语者参会。大会的主题是“新世纪的国际大会和中国的世界语运动”。全国世协会长谭秀珠,秘书长于涛,副秘书王汉平介绍了全国世协对明年在我国召开的89届国际世界语大会的准备工作和全国世协的工作。延吉社科联主席金直熙和世协会长李俊道致了贺词,国际世协正副会长RENATO CORSETTI和李忠永都发来了贺信。他们认为中国的这次大会对明年国际大会的准备是很重要的,是新世纪的大事,中国将会成为新世纪世界语运动的发动机。中国信息部副部长蔡明照发来了贺信,鼓励大家计划、安排和完成好明年的国际大会。全国世协副会长邹国相谈了国际大会的意义,呼吁地方世协行动起来为明年国际大会的成功贡献力量。
各地代表踊跃发言,使大会气氛十分活跃。天津的韩祖武发言说明了“地方世运是全国世运的基础”;侯志平谈了“国际大会对中国世运的促进”;李世俊谈了“我们面对的任务”;许多人都谈了如何为明年的国际大会作准备;还有人谈了如何对待语言的霸权主义等。
大会举行了地方世协负责人座谈会,于涛介绍了89届国际大会的组织协调工作,各地世协的同志也谈了自己的想法。10月3日举行了“方善境逝世20周年研讨会”,大家回忆了方善境对我国世界语运动的贡献,北京世协的叶念先写了《执着力行的方伯伯》。大会还讨论了青年、铁路、旅游、经贸和互联网等问题。大会还举行了口语比赛,北京世协的祝昕获得一等奖。中国世界语文学艺术竞赛组委会的李仁芝会长为各地参赛的世界语者发了获奖证书,北京世协的李世俊老师获得多项文学奖,叶念先的诗词集《韶心集》获汉语创作一等奖。
10月4日,王汉平宣布第五次全国世界语大会结束。于涛作了总结发言,侯志平念了对巴金百岁寿辰的祝贺信,并向巴金赠送了有与会者签名的绿色布联。各地世界语者乘这次大会之机与新老朋友进行了广泛的交流,互相鼓舞,互相警示,商讨出书,讨论明年的国际大会和今后的世运,十分兴奋。



执着力行的方伯伯-为湖北省世界语协会方善境研讨会作 (叶念先)
往事追忆-“方善境与世界语”研讨会 (vejduno/王维东)

 
 
 
天影工作室制作 维护人:anna Retposhto:  annachu@263.net