|
|
日 为着追求光和热,将身子扑向灯火,终于死在灯下,或者浸在油中,飞蛾是值得赞美的.在最后的一瞬间它得到了光,也得到热了. 我怀念上古的夸父,他追赶日影,渴死在旸谷. 为着追求光和热,人宁愿舍弃自己的生命.生命是可爱的.但寒冷的,寂寞的生却不如轰轰烈烈的死. 沒有了光和热,这人间不是会变成黑暗的寒冷的世界么? 倘使有一双翅膀,我甘愿做人间的飞蛾.我要飞向火热的日球,让我在眼前一阵光,身内一阵热的当儿,失去知觉,而化做一阵烟,一撮灰 |
LA
SUNO
Prikantinda estas la nokta papilio,kiu sin ĵetas
por lumo kaj varmo, al la lampflamo kaj finfine mortas sub lampo aŭ
en oleo. En la lasta momento ĝi
akiras lumon kaj ankaŭ
varmon.
Mi sopiras al Kuafu de pratempo. Por postkuri la sunon, li mortis pro soifo
en Yanggu.
Por lumo kaj varmo,oni preferas oferi sian vivon. La vivo estas aminda. Sed
heroa morto estas preferinda al frosta kaj soleca vivo.
Sen lumo kaj varmo,
ĉu
la mondo ne estus nigra kaj malvarma? Se mi havus paron da flugiloj, mi preferus esti nokta papilio de la homa mondo. Mi volus flugi al la arda suno, ke mi perdu la konscion kaj fariĝu strio da fumo kaj pinĉaĵo da cindro, kiam lumo fulmas en miaj okuloj kaj varmo perceptiĝas en mia korpo. |
||||||