| 李威伦儿歌
Bona Sano Pura mano, Sen malsano. Ofta bano, Bona sano. Amikeco Bela koro Kiel floro. Amikeco Estas oro. Kiam tagiĝas Kun kokeriko, Tuj ellitiĝas Eta amiko. Printempo Jen printempo, Bela tempo. Floras floroj, Mil koloroj! Komenciĝas jam somero. Varma estas la vetero. Oni naĝas en rivero Kaj promenas en vespero.
En la domo Sidas homo. Ĉe la homo Estas pomo. |
Ĉevalo kaj Bubalo
Jen ĉevalo. Jen bubalo. Kio estas? Animalo. Jen ĉevalo. Jen bubalo. Kie estas? En la stalo. Jen bela jupo De mia pupo. Jen nova ĉapo Sur ĝia kapo. Malgranda stelo Sur la ĉielo. Ĝi brilas hele Kaj ege bele! Iu kantas el la kor’, Oni krias:Bis! Iu volas iri for, Oni diras:Ĝis! Kiel iras heliko? Malrapide ĝi iras. Kion tiras formiko? Manĝaĵeron ĝi tiras. |