文学教室

会话教室

语法教室

翻译教室

文化教室

诗歌

谚语

散文

首页

 

   来稿选登    大师作品欣赏

李威伦诗作

      Primavero

Salik’,

Salik’,

Primavera amik’.

Ondas verda maro.

Flirtas birda aro.

Ora,

Ora,

Nia lando flora!

       Petrelo Kaj Aglo

Ŝtormas, muĝas marondoj.

Brilas stelo

en malhelo.

Ho, ĝi estas petrelo!

 

Aglo ŝvebas tra nuboj.

Ĉu kaĝbelo

ĝia celo?

 
       Umefloro

Furiozas neĝvento.

Sola floro,

umefloro.

Flugas ĝia odoro.

En ĝardeno printempa

inda gloro,

ne memgloro.

Ĝi nur ridas en koro.

 

      Vivo

Homa vivo kiel floro,

Ĝin beligu per laboro.

Ĉiu horo estas oro,

ĝin pasigu sen doloro.

      Starto

Centmil paŝojn voj’ havas.

La unua tre gravas.

Ni komencu de starto,

ĝis la fino sen halto.