|
La Pluva Tago
La tago malvarma,
malgaja,sensuna;
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aûtuna;
Vinujo je l’ muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago—malvarma,
sensuna.
Mia vivo malvarma, malgaja,
sensuna:
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aûtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj velkintaj,
Kaj la tagoj –
malvarmaj, sensunaj.
Ekhaltu, ho, koro malgaja,
ne plendu!
Post nuboj la suno radias – atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto hatalas,
En la vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj –
malvarmaj, sensunaj. |
|