文学教室

会话教室

语法教室

翻译教室

文化教室

诗歌

谚语

散文

首页

 

    大师作品欣赏    ◆来稿选登

Zamenhof

E.Miĥalski

Julio Baghy

K.Kalocsay

N.Hohlof

W.Auld

Grabovski

 
 

N.
Hoholf
(1891-1953)
Ruso

Biografieto pri N. Hohlof:
Ekonomisto. Lernis Esperanto en 1905, Kontribuis al multaj gazetoj, kaj tradukis el la angla, rusa kaj serba lingvoj.Verkoj: Krucumo (traduko, 1922); La Morto de la Delegito de UEA (originala komedio, 1924); Orientaj Fabeloj (traduko, 1928); La Morto de Danton (tradukita dramo, 1928); Historio de la Mondlingvo(traduko, 1928) ktp.

       Chante – Claire

Saluton, heroldo matena: tro frue, tro frue vi krias,
Ankoraû forestas la lumo, eĉ unu radio ne strias;
Ripozas, en dolĉa sonĝado dronante, la paca vilaĝo
Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizago.

Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten’sentinelas:
Vi krias, -- mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas,
Verŝajne neniu vin aûdas, verŝajne neniu ekkonos
La veron de miaj poemoj – neniu atenton eĉ donos…

Egale! Salutu la sunon, heroldo de l’ tuj naskiĝonta
Aûroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim’ horizonta:
Mi ankaû salutu naskiĝon de novaj aûroro kaj tago,
Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.

Alarmu do, gaûlo orpluma…ĉe fino de l’nokta deĵoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aûroro!
Vekiĝu kaj aûdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,
Aklamon al nova tagiĝo en kri’ de la du sentineloj!

   雄鸡在歌唱
                  anna译
早上好,清晨的使者,你叫得太早了,叫得太早了,
太阳还未跃出地平线,霞光没有射出;
祥和的村庄还在酣梦中沉睡,
拂晓为草原铺上露珠。

咱们两个不眠的兄弟,在自己的岗位上驻守:
你在鸣叫-我把心中的童话编成诗行,
看起来没有人听见你的鸣叫,也没有人会理解
蕴含在我的诗里的真谛-甚至没有人会去注意……

没关系!你,藏在地平线下即将到来的
新一天的黎明的使者,请向太阳致意;
连我也要向走过了艰难曲折的人生之路的
灵魂中所隐匿的新的一天新的黎明致意。

雄鸡你快啼叫通告……要让诗人和雄鸡
在夜班结束时预告每一个黎明的来临!
快醒来,用心和健康的耳朵去聆听
两位值班人为新的黎明的呐喊欢呼!