|
Ezopa
Fablo
La ĉeval’ kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l’ merito
En milito.
Diris la ĉeval’
incite:
“Eh, malsprite
Estus dubi mian gloron
Kaj valoron.
La ĉevaloj
Al bataloj
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l’ trumpetaj
Sonoj
(Iom helpis ankaû spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l’ kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni !”—la ĉevalo henis.
Bov’ respondis dum remaĉo:
“Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
Vane pompas
La kuraĝo,
Se l’furaĝo
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat’ malsata?
Al la bovo amlŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon bovo ganjas”.
Paŝtis sin melankolie
Ankaû la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aûdis,
Ke sin ili laûdis.
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: “Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit’ eĉ ne okazus!” |