文学教室

会话教室

语法教室

翻译教室

文化教室

诗歌

谚语

散文

首页

 

    大师作品欣赏    ◆来稿选登

Zamenhof

E.Miĥalski

Julio Baghy

K.Kalocsay

N.Hohlof

W.Auld

Grabovski

 
 

Miĥalski
(1897-1937)
ruso

Biografieto pri E. Miĥalski
ruso, instruisto,bibliotekisto. Esperantisto de 1911.En 1917 fondis literaturan Esperanto-revuon ”Libera torento” en Saratov. Kunlaboranto de multaj laboristaj gazetoj. Verkoj: La Unua Ondo(originalaj poemoj, 1918); Du Poemoj(originalaj, 1922); Prologo(originalaj poemoj, 1929); Fajro Kuracas(originalaj poemoj, 1932); Kantoj de l’ Amo kaj Sopiro(originalaj poemoj, 1934)

            Jam Superfluas Vortoj

Jam superfluas vortoj, --transiru ni al agoj,
Posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon.
Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉimagoj—
Ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.

Ni forĝu novan vivon sur firma nov-amboso
Kaj ŝprucu ni fajregojn en la aer’ mucida,--
Ĉar vera viv’ naskiĝi nur povas el ĥaoso,
Alie ni pereos pro nia stat’ rigida…

Miljaroj jam forpasis en paca evoluo—
Kaj kion do ni havas en fina rezultato?—
--Malĉasto ĝenerala, fiagoj, sangofluo,
kaj nia tuta vivo nur estas kazemato!

“Ŝtupar’ de Evoluo”—ne estas nia savo,
ĉar ĝian lastan ŝtupon ĉu iam oni venas?!
Dum pac-evoluante ni restas nuraj sklavoj,
La Vivo, suĉa Monstro, triumfas kaj katenas.

Ni devas nin pretigi al la operacio
Kaj per sentrema mano distranĉi la absceson
Por tutforigi puson el korpo de l’socio
Kaj de malsan’ terura ĉesigi la progreson.

Ni rekomencu vivon sur ŝtonoj de ruino.
Ni templojn rekonstruos neniam pro tialo,
Ke ili nur limigas flugcelon al Senfino,
Kreante rigidaĵojn el alta idealo.

Sufiĉas prostituo de vol’, kuraĝa penso;--
Ni devas plene ĝui spiritan liberecon;
Per penoj de klarvida kaj sanpotenca menso
Ni kreos fine Amon kaj Veron kaj Belecon!

      语言已经多余
                 
anna译
语言已经多余,----让我们拿出行动,
用顽强、勇敢和耐心去抗争。
幻梦和甜蜜的想象已经够多了,
我们应该勇敢而意志坚强。

让我们在坚硬的铁砧上锻造新生活,
向霉湿的空气中喷射烈焰,----
因为真正的生活只能在混沌中诞生,
否则我们会因为僵化而毁灭……

千百年时光在和平的演化中流逝,
我们最后的结果是什么?----
堕落,恶行,流血,----
我们和全部生活不过是一座暗堡!

"发展阶段论"不是我们的救星,
我们真的能到达它的最后阶段吗?!
在和平发展中我们只是奴隶,
现实生活是凯旋得胜并支配我们的吸血鬼。

我们必须做好准备去战斗,
用坚定的手割除脓疮,
彻底清除社会机体中的脓肿,
停止恶疾继续发展。

让我们在废墟的瓦砾上开始新生活,
我们将重修殿堂,但绝不是为了
让他们在崇高的理想中创造僵死的东西
来束缚我们去追求伟大的目标。

意志和勇敢的思想被糟蹋得够多的了;----
我们应该尽情享受精神的自由;
用清晰、健康的思想去努力,
我们最终会创造友爱、真理和美好的人间。