|
世界语初级教程 |
|||||||||||||||||||||||||
Leciono 31 Novaj Vortoj iu某人,某个 ankoraŭ还,仍 neniu沒有人 foresti缺席 ĉiuj大家,所有的 ĉeesti出席 leciono课 unue首先,第一 klarigi解释,说明 ekzerco练习 kanto歌 ĉe(表地点,情况) Teksto --Ĉu iu ankoraŭ ne venis? --Ne, neniu forestas. Ĉiuj ĉeestas. --Do ni komencu nian lecionon. Unue ni lernu novajn vortojn, poste ni klarigu la tekston kaj fine ni faru la ekzercojn. --Ĉu ni ne kantos novan kanton en Esperanto? --Se vi volas, ni kantos ĉe la fino de la leciono. --Tre bone! Klarigoj 1. unu unue du due tri trie kvar kvare kvin kvine ses sese sep sepe ok oke naŭ naŭe dek deke 2.
3. Unue…, poste…kaj fine… Unue mi legis ĵurnalon, poste mi skribis leteron kaj fine mi parolis kun miaj gepatroj. Unue li iris al magazeno, poste li promenis en parko kaj fine li vizitis amikon. Ekzercoj 1. Praktiku laŭ la frazmodelo(句型操练): Unue____, poste____ kaj fine ____. 2. Plenigu jenajn blankaĵojn per korelativoj “kiu”, “tiu”, “iu”, “ĉiu” aŭ “neniu”(用相关词kiu,tiu,iu,ĉiu或neniu填空): (1) Ĉu ____ estis en Japanio? Ne,____. (2) ____ estas via instruisto? (3) Ni ____ devas helpi lin. (4) ____ estas ĵurnalisto. 3. Respondu jenajn demandojn(回答下列问题): (1) Kiuj estas viaj gepatroj? (2) Ĉu tiu estas via amiko? (3) Ĉu iu volas iri kun mi? (4) Ĉu vi ĉiuj ŝatas Esperanton? (5) Ĉu neniu scias pri tio? 4. Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto(根据课文回答问题): (1) Ĉu iu forestas? (2) Kion ili faras? (3) Ĉu ili kantas esperante? 5. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Ĝis nun mi ankoraŭ ne matenmanĝis. (2) La instruisto donas al ni lecionojn ĉiusabate. (3) Ĉu vi povus klarigi al mi, kial vi forestis hieraŭ? (4) Vi devas fari ĉiujn ekzercojn. (5) Ĉiu kantu unu kanton. Leciono 32 Novaj Vortoj prunti借 mono钱 aĉeti买 komputilo电脑 sufiĉa足够的 sen无,没有 dubi怀疑 dolaro美元 tamen然而 banko银行 momento片刻 troviĝi在 strato街 angulo角 Teksto --Petro, ĉu vi povus prunti al mi iom da mono? Mi volas aĉeti komputilon, sed mi ne havas sufiĉan monon. --Sendube. Kiom da dolaroj vi bezonas? --Tricent dolarojn. --Bone. Tamen mi devas iri al banko. Atendu momenton. Mi tuj revenos. --Kie troviĝas la banko? --Ĉe la stratangulo. Klarigoj 1. bezoni Mi bezonas seĝon. Ni bezonas du kuracistojn. Ili bezonas ripozon. Ili bezonas ripozi. Mi bezonas aĉeti domon. 2.
Ekzercoj 1.
Praktiku laŭ la frazmodeloj(句型操练): (2)Mi bezonas____. 2. Plenigu jenajn blankaĵojn per korelativoj “kiom”, ”tiom”, ”iom”, ”ĉiom” aŭ “neniom”(用相关词kiom, tiom, iom, ĉiom或neniom填空): (1)____estas dek kaj dek? (2)Ĉu vi scias____pri tiu lando? (3)Li havas ____ da jaroj kiel mi. (4)____da gefratoj vi havas? (5)Li estis tre malsata. Li manĝis ____! (6)Li ne estis malsata. Li manĝis nur ____. (7)Li estis sata. Li ____ volis manĝi. 3. Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto(根据课文回答问题): (1) Kion volas fari amiko de Petro? (2) Ĉu li havas sufiĉan monon? (3) Kiom da dolaroj li bezonas prunti? (4) Kien devas iri Petro? (5) Kie troviĝas la banko? 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Li aĉetis novan domon sen ĝardeno. (2) Sen via helpo mi ne povus fari tion. (3) Ni ne havas sufiĉan tempon por fari ĉiujn ekzercojn. (4) Mi aĉetis sufiĉe bonan komputilon. (5) Tio sufiĉas por tuta tagmanĝo! Leciono 33 Novaj Vortoj naskiĝi出生 ambaŭ两者 aĝo年龄 monato月份 januaro一月 februaro二月 pli更加 ol比 laŭ按照,根据 tiel如此,这样 el从…中 plej最 Teksto -En kiu jaro vi naskiĝis? -En 1971. -Ha, ankaŭ mi. Ni ambaŭ naskiĝis en la sama jaro. Ni estas samaĝuloj. -En kiu monato vi naskiĝis? -En januaro. Kaj vi? -En februaro. -Do mi estas pli aĝa ol vi je unu monato. -Jes, laŭ la jaro mi estas tiel aĝa kiel vi. Tamen laŭ la monato mi estas malpli aĝa ol vi. -Kiu el ni estas la plej aĝa? -Aldo. -Kaj kiu estas la malplej aĝa? -Karlo. Klarigoj 1. tiel … kiel pli … ol malpli … ol la plej … el la malplej … el Li estas tiel alta kiel mi. Li estas pli alta ol mi. Li estas malpli alta ol mi. Li estas la plej alta el ni. Li estas la malplej alta el ni. 2. Ni estas samaĝuloj.= Ni havas saman aĝon. Ekzercoj 1. Praktiku laŭ la frazmodelo(句型操练): Mi naskiĝis en ____. 2. Plenigu jenajn blankaĵojn per taŭgaj vortoj(用适当的词填空): (1) Maria havas 16 jarojn. Ankaŭ Jana estas 16-jara. Maria estas ____ aĝa ____Jana. (2) Petro lernas multe, sed Karlo lernas malmulte. Petro estas ____ diligenta ____Karlo. (3) Susana naskiĝis en 1980 kaj Elena, en 1978. Susana estas ____ aĝa ____ Elena. (4) Pablo aĝas 20 jarojn. Johano estas 19-jara. Aldo havas 21 jarojn. Aldo estas ____aĝa kaj Johano estas ____aĝa ____ ili. (5) Mi havas 25 librojn. Vi havas 30. Mi havas ____ multajn librojn ____ vi. Vi havas ____ multajn librojn ____ mi. 3. Respondu jenajn demandojn (回答下列问题): (1) En kiu jaro vi naskiĝis? (2) Kiu estas la plej aĝa en via oficejo? (3) Kiu estas la malplej aĝa en via familio? (4) Kiom da monatoj havas unu jaro? (5) Kiu estas la unua monato de la jaro? (6) Kiu estas la dua monato de la jaro? 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Ili ambaŭ laboras en la sama kompanio. (2) Kioma horo estas laŭ via horloĝo? (3) Gejunuloj promenas laŭ stratoj. (4) Kia estas via aĝo? (5) Hodiaŭ estas mia naskiĝtago. Leciono 34 Novaj Vortoj modesta谦虚的 alia其他的 krom除了 anglo英国人 germano德国人 ruso俄国人 franco法国人 hispano西班牙人 italo意大利人 ho啊 poligloto会多种语言的人 gratuli祝贺 pro因为,由于 sukceso成功,成就 lernado学习 Teksto Instruisto: Kiu el vi kantas plej bone? Ĉiuj: Maria. Maria: Ne, Jana kantas pli bone ol mi. Instruisto: Ĉu vere, Jana? Jana: Ne, mi kantas malpli bone ol ŝi. Instruisto: Vi ambaŭ estas modestaj. Ĉu vi kantas esperante? Maria kaj Jana: Jes. Instruisto: Ĉu vi parolas aliajn lingvojn krom Esperanto? Maria: Jes, mi parolas angle, germane kaj ruse. Jana: Kaj mi parolas france, hispane kaj itale. Instruisto: Ho, vi estas poliglotoj. Mi gratulas vin pro viaj sukcesoj en lernado de lingvoj. Klarigoj 1. Li manĝas tiel multe kiel mi. Li manĝas pli multe ol mi. Li manĝas malpli multe ol mi. Li manĝas plej multe el ni. Li manĝas malplej multe el ni. 2. Li parolas ĉinan lingvon.= Li parolas ĉine. Li parolas japanan lingvon.= Li parolas japane. 3. pro Mi dankas vin pro via helpo. Mi gratulas vin pro viaj sukcesoj. Li restis hejme pro malbona vetero. Mi ne telefonis al vi pro mia malfrua hejmenreveno. Ekzercoj 1. Praktiku laŭ la frazmodelo (句型操练): Ĉu vi parolas _____? 2. Plenigu jenajn blankaĵojn per taŭgaj vortoj (用适当的词填空): (1) Hodiaŭ mi skribis ____ multe ____hieraŭ, sed ____ bone. (2) Rosa kantas ____ bone ____Maria, sed Maria dancas ____ bone ____ Rosa. (3) Ŝi estas malpli aĝa ol mi, sed manĝas ____ multe ____ mi. (4) Antaŭhieraŭ li enlitiĝis je la dekunua kaj hieraŭ, je la deka. Hieraŭ li enlitiĝis ____ frue ____ antaŭhieraŭ. 3. Kompletigu jenajn frazojn (完成下列句子): (1) Mi dankas vin pro …. (2) Mi gratulas vin pro… (3) Mia avo ne laboras pro… (4) Mi ĉiuj ŝatas lin pro… 4. Respondu jenajn demandojn (回答下列问题): (1) Kiu el vi kantas plej bone? (2) Kiu el vi dancas plej bele? (3) Kiu el vi lernas plej diligente? (4) Kiu el vi manĝas plej multe? 5. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon (将下列句子译成母语): (1) Li longe serĉis laboron kaj fine sukcesis. (2) Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj miaj fratoj. (3) Mi malfruis pro la pluvo. (4) Ĉiuj aliaj krom mi tion scias. Leciono 35 Novaj Vortoj si他(她,他们)自己 bani洗澡 sciigi通知,告知 kunveno会议 transdiri转告 forgesi忘记 diskuti讨论 plano计划 komerco商业,贸易 marto三月 aprilo四月 majo五月 Teksto --Ĉu sinjoro Adek estas en sia ĉambro? --Ne. Li banas sin en la banĉambro. Por kio vi serĉas lin? --Mi devas sciigi lin, ke morgaŭ antaŭtagmeze li havos kunvenon. --Bone. Mi transdiros tion al li. --Ne forgesu diri al li, ke en la kunveno ni diskutos pri la plano de nia komerco en marto, aprilo kaj majo. Klarigoj 1. si Mi demandas min. Vi demandos vin. Li (Ŝi,Ili) demandas sin. 2. sia Mi legas mian libron. Vi legas vian libron. Li (Ŝi) legas sian libron. Ili legas siajn librojn. Ekzercoj 1. Praktiku laŭ la frazmodeloj(句型操练): (1) Mi devas sciigi lin, ke ____. (2) Ne forgesu diri al li, ke ____. 2. Plenigu jenajn blankaĵojn per “si(sia)” aŭ “li(lia)”, “ŝi(ŝia)”,”ili(ilia)”(用si, sia或li, lia, ŝi, ŝia, ili, ilia填空): Petro estas mia amiko. Hieraŭ ____ vizitis min kun ____ amikino. Petro tre ŝatis mian fraton. Ankaŭ ____ amikino ŝatis ____. ____ ludis kun li. Poste Petro parolis pri ____ vizito al Parizo. ____ amikino parolis pri ____ lernado de Esperanto. Kiam ____ foriris, mia frato banis ____. 3. Respondu jenajn demandojn uzante la refleksivan adjektivon ”sia” (用反身形容词sia 回答问题): (1) Kies libron li legas? (2) Kun kiu li promenas? (3) Al kiu li telefonis? (4) Pri kio li parolis? 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1)Vi estas mia bona amiko. Mi neniam forgesos vin. (2)Pardonu min, ke mi forgesis vian nomon. (3)Ni diskutu pri nia lernado de Esperanto. (4)Mi jam transdiris al li viajn vortojn.
|
|||||||||||||||||||||||||