|
世界语初级教程 |
||||||||||||||||||||
|
Leciono 26 Novaj Vortoj kiu 哪一个 lundo 星期一 mardo 星期二 merkredo 星期三 ĵaûdo 星期四 vendredo 星期五 sabato 星期六 dimanĉo 星期日 do 那么 promeni 散步 resti 留下 okupita 忙 Usono 美国 Teksto —— Kiu tago estas hodiaû? —— Hodiaû estas vendredo. —— Do morgaû estos sabato. Kion vi faros? —— Mi iros pormeni en parko. Kaj vi? —— Morgaû mi restos hejme. Mi iros al parko dimanĉe. —— Kiam vi havas Esperanto-kurson? —— En mardo kaj ĵaûdo. —— Ĉu vi estos libera lunde posttagmeze? —— Ne, mi estos okupita tutan tagon. —— Kaj merkrede vespere? —— Jes, mi estos libera. —— Do ni iru viziti nian usonan amikon, ĉu bone? —— Mi konsentas. Klarigoj 1. Kiu tago estas hodiaû? Hodiaû estas lundo/mardo/merkredo/ĵaûdo/vendredo/Sabato/dimanĉo. 2. Mi iras promeni en parko/viziti amikon/rigardi filmon/danci. Ekzercoj 1. Praktiku laû la frazmodelo(句型操练): Kiu tago estas hodiaû? Hodiaû estas ____. 2. Respondu jenajn demandojn(回答下列问题): (1) Kiu tago estas hodiaû? (2) Kiu tago estis hieraû? (3) Kiu tago estis antaûhieraû? (4) Kiu tago estos morgaû? (5) Kiu tago estos postmorgaû? 3.Plenigu jenajn blankaĵojn per taûgaj vortoj(用适当的词填空): (1) Post lundo estas ____. (2) Antaû dimanĉo estas ____. (3) Post ____ estas ĵaudo. (4) Antaû ____ estas vendredo. 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) En kiu urbo vi loĝas? (2) Nia familio ofte promenas en parko. (3) Mi havas kutimon promeni post manĝo. (4) Hodiaû mi restos kun miaj gefiloj. (5) Mi ne povas iri kun vi, ĉar mi estas tre okupita.
Leciono 27 Novaj Vortoj vetero 天气 suno 太阳 brili 闪耀 tro 过分 varma 热 ludi 玩 piedo 脚 pilko 球 bedaûri 惋惜,遗憾 baldaû 不久 Teksto —— Hodiaû la vetero estas bona, ĉu ne? —— Jes, la suno brilas, sed ne estas tro varme. —— Ni iru ludi piedpilkon, ĉu bone? —— Ne, mi preferas legi. —— Bedaûrinde! Ĝis baldaû! ——Ĝis baldaû! Klarigoj 1. -ind- bedaûr-ind-a 2. La vetero estas varma=Estas varme=Varmas. La vetero estas malvarma.=Estas malvarme.=Malvarmas. Ekzercoj 1. Praktiku laû la frazmodelo(句型操练): La vetero estas ____. 2. Respondu jenajn demandojn(回答下列问题): (1) Kia estas la vetero hodiaû? (2) Kia estis la vetero hieraû? (3) Kia estos la vetero morgaû? (4) Kion vi faras se la vetero estas bona? (5) Kion vi faras se la vetero estas malbona? 3. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Se la vetero estus bona, mi irus promeni. (2) Mi preferas resti dome, ĉar la vetero estas malbona. (3) Ne mangû tro multe! (4) Baldaû venos la nova jaro. (5) La knaboj ludas pilkon. (6) Mi bedaûras ke vi ne povas veni. 4. Memoru jenan proverbon(记住下面的谚语): Kiu volas, tiu povas. Leciono 28 Novaj Vortoj sezono 季 printempo 春天 somero 夏天 aûtuno 秋天 vintro 冬天 herbo 草 verda 绿 birdo 鸟 folio 叶 flava 黄 pluvi 下雨 lasta 最后的 vento 风 neĝo 雪 Teksto En unu jaro estas kvar sezonoj: printempo, somero, aûtuno kaj vintro. Printempo estas bela. La arboj kaj herboj verdiĝas. Floroj floras. Birdoj kantas. En somero la suno ofte brilas kaj estas varme. Post somero venas aûtuno. La folioj flaviĝas. En aûtuno ofte pluvas. Vintro estas la lasta sezono. En vintro ofte ventas kaj neĝas, kaj estas malvarme. Klarigoj 1. pluvo – pluvi Pluvas. Vento – venti Ventas. Neĝo – neĝi Neĝas. 2. -iĝ- verd-iĝ-i = fariĝi verda flav-iĝ-i = fariĝi flava varm-iĝ-i = fariĝi varma amik-iĝ-i = fariĝi amikoj edz-iĝ-i = fariĝi edzo Ekzercoj 1. Formu novajn vortojn per la sufikso -iĝ- (用后缀-iĝ-构词): sidi komenci fini scii tago vespero bona bela longa kun unu 2. Plenigu jenajn blankaĵojn per taûga sezono(用适当的季节填空): (1) ____ estas la dua sezono. (2) Post aûtuno venas ____. (3) ____ estas la unua sezono. (4) Post ____ venas aûtuno. (5) ____ estas la kvara sezono. (6) Post printempo venas ____. (7) ____ estas la tria sezono. (8) Post ____ venas printempo. 3. Respondu jenajn demandojn(回答下列问题): (1) Kiom da sezonoj estas en unu jaro? (2) Kiu estas la unua sezono? (3) Kiu estas la dua sezono? (4) Kiu estas la tria sezono? (5) Kiu estas la lasta sezono? (6) Kiun sezonon vi preferas? 4.Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母子语): (1) Ĉu ofte neĝas vintre en Usono? (2) Ĉi tie en printempo ofte ventas. (3) En somero tage estas varme kaj vespere ne estas tro varme. (4) Hieraû pluvis, sed hodiaû la suno brilas. Leciono 29 Novaj Vortoj nenio 什么也没有 pensi 想,思考 japano 日本人 Japanio 日本 iam 某时,曾经 neniam 从不,永不 iom 一些 pri 关于 lando 国家 antaûhieraû 前天 ĉino 中国人 Ĉinio 中国 najbaro 邻居 popolo 人民 devi 应该 pravi 有道理 Teksto —— Ma Lan, kion vi faras? —— Mi faras nenion. Mi nur pensas. —— Kion vi pensas? —— Mi pensas, kia estas Japanio. —— Ĉu vi iam estis en Japanio? —— Ne, neniam. —— Ĉu vi scias iom pri tiu lando? —— Jes. Antaûhieraû mi legis libron pri ĝi. Japanio kaj Ĉinio estas najbaraj landoj. La popoloj de niaj du landoj devas vivi amike. —— Jes, vi pravas. Klarigoj 1.
Jen ĉio kion mi volas diri. Ĉu vi scias ion pri tio? Ne, mi scias nenion. (Ne, mi nenion scias.) Kiam vi esperantistiĝis? En 1982. Tiam mi lernis en universitato. Ĉu vi iam vidis lin? Ne, mi neniam vidis lin. (Ne, mi vidis lin neniam.) Li ĉiam ellitiĝas frue. 2.devi Ni devas lerni diligente. Vi devas helpi ŝin. Li devas veni hodiaû. Morgaû mi devos ellitiĝi tre frue. Vi ne devus fari tion. Ekzercoj 1. Praktiku laû la frazmodeloj(句型操练): (1) Ĉu vi iam estis en ____? (2) Ĉu vi scias iom pri ____? (3) Vi devas ____. 2. Respondu jenajn demandojn per “nenio” aû “neniam”(用nenio或neniam回答问题): (1) Kion vi manĝis? (2) Kio estas sur la tablo? (3) Ĉu vi scias ion pri ŝi? (4) Ĉu vi lernis la francan lingvon? (5) Ĉu vi iam estis en Parizo? 3. Plenigu jenajn blankaĵojn per taûgaj korelativoj(用适当的相关词填空): (1) ____ vi lernas? (2) ____ estas tigro. (3) Mi volas manĝi ____. (4) Mi skribas ____ pri mi. (5) Ĉu vi ____ vizitis la bestĝardenon? (6) Petro ____ lernas diligente. 4. Taduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Unue pensu kaj poste respondu. (2) Sinjoro Adek estas mia najbaro. (3) Ni devas helpi maljunulojn. (4) Ĉinio estas la patrolando de la ĉinoj. Novaj Vortoj pura 干净的 purigi 使干净,打扫 tuj 马上,立刻 balai 扫 planko 地板 balailo 扫帚 ha 啊 bezoni 需要 akvo 水 atento 注意 fali 落下,倒下 faligi 使落下,使倒下 vazo 瓶,盆 trankvila 安心的,平静的 laca 累的 Teksto —— Nia oficejo estas iom malpura. Ni purigu ĝin, ĉu bone? —— Bone. Ni tuj komencu! —— Vi balau la plankon kaj mi purigu la tablojn. —— Kie estas la balailo? —— Malantaû la pordo. —— Ha, mi trovis ĝin. Ĉu vi bezonas iom da akvo? —— Kompreneble jes. Mi tuj iras alporti ĝin. —— Atentu!Ne faligu la florvazon de mia tablo. —— Estu trankvila. —— Nu, nun nia oficejo jam estas pura. Ĉu vi estas laca? —— Tute ne. Klarigoj 1.-ig- purigi = fari pura bonigi = fari bona beligi = fari bela lacigi = fari laca 2. -ig-, -iĝ- Ni purigis la oficejon. La oficejo puriĝis. Ni bonigas nian vivon. Nia vivo boniĝas. Ni belugas la urbon. La urbo beliĝas. Mi amikigis ilin. Ili amikiĝis. 3. -il- palai —— pala-il-o ludi —— lud-il-o manĝi —— manĝ-il-o skribi —— skrib-il-o Ekzercoj 1. Formu novajn vortojn per la sufikso -ig- (用后缀-ig-构词): alta longa varma libera ĝusta veni lerni scii pendi vivi soni kun unu atento 2. Formu novajn vortojn per la sufikso -il- (用后缀-il-构词): labori purigi porti ĝustigi montri inviti frapi varmigi 3. Plenigu la spacojn per -ig- aû -iĝ- (填上-ig-或-iĝ-): (1) Post tuttaga laboro mi lac_is. (2) Por far_i bona esperantisto vi devas lerni Esperanton diligente. (3) Mia domo jam malnov_is. Mi volas nov_i ĝin. (4) Ven_u Petron. Mi volas paroli kun li. 4. Respondu jenajn demandojn laû la teksto(根据课文回答问题): (1) Kial du amikoj volis purigi la oficejon? (2) Kion ili faris? (3) Kie estis la balailo? (4) Ĉu unu amiko iris alporti akvon? (5) Kion diris unu amiko por atentigi la alian? (6) Ĉu ili estis lacaj? 5. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Ĉu vi bezonas mian helpon? (2) Atentu! Ne falu! (3) Via libro falis sur la plankon. (4) La patrino maltrankviliĝis, ĉar ŝia filo ne revenis. 6. Memoru jenan proverbon(记住下面的谚语): Akvo kura, akvo pura. |
||||||||||||||||||||