世界语初级教程

 

 

    Leciono 21

Novaj Vortoj

besto  ĝardeno 园,花园  montri 指,表明  leono 狮子  demandi   diri 说,告诉  tigro 老虎  respondi 回答  ĉio 一切  antaû ĉio 首先  ke (连接某些副词)

Teksto

Du amikoj vizitis la bestĝardenon. Unu montris leonon kaj demandis:

—— Kion dirus ĉi tiu tigro, se ĝi povus paroli?

Lia amiko respondis:

——Antaû ĉio ĝi dirus, ke ĝi ne estas tigro, sed leono.

Klarigoj

1.-us

est-i    est-us

ir-i    ir-us

kant-i    kant-us

leg-i    leg-us

Se mi estus vi, mi ne farus tion. (Mi ne estas vi. Mi ne faris tion.)

Se vi venus hieraû, vi vidus lin. (Hieraû vi ne vidis lin, ĉar vi ne venis.)

Se li estus ĉi tie! (Li ne estas ĉi tie.)

Se mi konus vin antaû unu jaro! (Antaû unu jaro mi ne konis vin.)

2.       ke

Mi ne scias, ke vi jam estas ĉi tie.

Ŝi diris, ke ŝi telefonos al vi morgaû.

Li respondis, ke li estas komencanto.

Mia amiko diris, ke li venos.

Ekzercoj

1. Konjugaciu jenajn verbojn en kondicionalon(把下列动词变为假定式)

   povi, voli, helpi, diri, lerni, paroli, vidi, danci, atendi, viziti

2. Konjugaciu infinitivon en kondicionalon(把原形动词变为假定式)

(1)    Se mi (scii), mi (diri) al vi.

(2)    Se vi (legi) la libron, vi (ŝati) ĝin.

(3)    Se li (labori), li ne (vivi) tiel malbone.

(4)    Se vi ne (helpi) min, mi ne (povi) fari tion.

(5)    Se li (labori) kune kun mi!

3.     Kompletigu jenajn frazojn(完成下列句子)

(1)    Mi scias, ke…

(2)    Mi ne scias, ke…

(3)    Li diris, ke…

(4)    Ŝi respondis, ke…

4.       Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(把下列句子译成母语):

(1)    Ĉu vi povas montri al mi viajn fotojn?

(2)    La instruisto demandas kaj ni respondas.

(3)    Tigro kaj leono estas bestoj.

(4)    Li loĝas en domo kun ĝardeno.

(5)    Antaû ĉio mi dankas vin.

(6)    Jen ĉio kion mi volas diri.

5.       Legu jenan humoraĵon(阅读下列幽默)

—— Ĉu la demando estas malfacila?

—— Ne, ne la demando, sed la respondo.

 

    Leciono 22

Novaj Vortoj

hela 明亮的    fenestro     sudo 南方    lito     ŝranko     bretaro 书架    tablo 桌子    seĝo 椅子    muro 墙壁    pendi     kelka 一些    bildo 图画

Teksto

Jen mia ĉambro. Ĝi ne estas granda, sed hela. La fenestro rigardas al sudo. En la ĉambro estas lito, ŝranko, bretaro, tablo kaj du seĝoj. Sur la muro pendas kelkaj fotoj kaj bildoj. Sur la bretaro estas multaj libroj. Mi ŝatas legi kaj legas multe.

Klarigoj

1. en, sur

   en la ĉambro/ŝranko/domo/fabriko/oficejo

   sur la tablo/lito/bretaro/muro/seĝo

2. la domo/pordo/fenestro rigardas al sudo/la parko/la ĝardeno.

Ekzercoj

1.Praktiku laû la frazmodelo(句型操练)

   La fenestro rigardas al ____.

2. Plenigu jenajn blankaĵojn per taûgaj prepozicioj(用适当的介词填空)

(1)    Jen la domo ____ sinjoro Adek. Ĝi rigardas ____ sudo. ____ la domo estas altaj arboj. ____la domo estas kvin ĉambroj.

(2)    Jen la oficejo ____ Susana. La fenestro rigardas ____ la parko. ____ la oficejo estas bretaro, tablo kaj tri seĝoj. ____ la muro pendas kelkaj bildoj. ____ la bretaro estas multaj libroj.

3.       Respondu jenajn demandojn laû la teksto(根据课文回答问题)

(1)    Kies ĉambro tio ĉi estas?

(2)    Kia estas la ĉambro?

(3)    Ĉu la fenestro rigardas al sudo?

(4)    Kio estas en la ĉambro?

(5)    Kio pendas sur la muro?

(6)    Ĉu estas multaj libroj sur la bretaro?

(7)    Ĉu vi ŝatas legi?

4.       Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(把下列句子译成母语)

(1)    Mia domo havas du pordojn kaj ses fenestrojn.

(2)    Tiu ĉi ĉambro estas hela, ĉar la fenestro estas granda kaj rigardas al sudo.

(3)    Kie estas mia foto? Ĝi estas sur la tablo.

(4)    Tiu ĉi bildo estas tre bela. Mi ŝatas ĝin.

 

    Leciono 23

Novaj Vortoj

porti 携带    horloĝo 钟表    horo 钟点,小时    ĝusta 准确的    ho     tempo 时间,时候    ja 确实    sata     manĝejo 食堂    hodiaû 今天    preferi 宁愿    restoracio 餐馆    ideo 主意,想法    konsenti 同意

Teksto

——Ĉu vi portas horloĝon?

——Jes.

——Kioma horo nun estas?

——Nun estas ĝuste la dekdua.

——Ho, jam estas tempo tagmanĝi. Mi ja estas malsata.

——Ankaû mi. Ni iru al la manĝejo.

——Ne. Hodiaû mi preferas manĝi en restoracio.

——Bona ideo. Mi konsentas.

Klarigoj

1. -ej-

   manĝ-i    manĝ-ej-o

   kin-0   kin-ej-o

   lern-i    lern-ej-o

  danc-i    danc-ej-o

ofic-i    ofic-ej-o

2. Kiom? Kioma?

   unu    unu-a

   du    du-a

   tri    tri-a

   kvar    kvar-a

   kvin    kvin-a

   ses    ses-a

   sep    sep-a

   ok    ok-a

   naû    naû-a

   dek    dek-a

   dek unu    dekunu-a

   dekdu    dekdu-a

3.       Kioma horo estas?

Estas la unua/dua/deka/dekunua/dekdua

4.       Estas tempo tagmanĝi/labori/lerni/ripozi.

Ekzercoj

1. Praktiku laû la frazmodeloj(句型操练)

(1)    Nun estas la ____.

(2)    Estas tempo ____.

2. Respondu jenajn demandojn per la donitaj horoj(用所给的钟点回答问题)

(1)    Kioma horo estas? (3:00)

(2)    Kioma horo estas? (6:oo)

(3)    Kioma horo estas? (8:00)

(4)    Kioma horo estas? (12:00)

3.       Formu novajn vortojn per la sufikso -ej- (用后缀-ej-构词)

labori, ripozi, vendi, atendi, eniri, telefoni

4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(把下列句子译成母语)

(1)    Kiam mi finis mian laboron, mi portis mian filon hejmen.

(2)    Lia respondo estas ĝusta.

(3)    Ni havas saman ideon.

(4)    Mi konsentas kun vi.

(5)    Mi preferas manĝi hejme.

       Leciono 24

Novaj Vortoj

ellitiĝi 起床    kutumi 习惯于    duono 二分之一,半    certa 确实的    fini 结束    post 在…以后    mezo 中间,中部    fojo 次数     ĉiu 每个的    minuto 分钟    enlitiĝi 就寝    kvarono 四分之一,一刻

Teksto

—— Je kioma horo vi ellitiĝas?

—— Kutime mi ellitiĝas je la sesa kaj duono.

—— Vi komencas labori je la naûa, ĉu ne?

—— Certe. Kaj mi finas mian laboron je la kvina posttagmeze.

—— Kiom da fojoj vi manĝas ĉiutage?

—— Tri fojojn. Mi matenmanĝas je la sepa, tagmanĝas je la dekdua kaj vespermanĝas je la sesa kaj dudek minutoj.

—— Je kioma horo vi enlitiĝas?

—— Kelkfoje je la deka kaj kvarono, kelkfoje je la dekunua.

Klarigoj

1.antaûtagmezo

 tagmezo

 posttagmezo

2. -on-

 du-on-o  1/2

 tri-on-o 1/3

 kvar-on-o 1/4

 ses-on-o 1/6

 sep-on-o 1/7

 ok-on-o 1/8

 tri kvar-on-oj 3/4

3.Je kioma horo vi ellitiĝas?/matenmanĝas?/tagmanĝas?/vespermanĝas?/enlitiĝas?

 Mi ellitiĝas je la sepa./matenmanĝas je la oka./tagmanĝas je la dekdua./vespermanĝas je la dekdua./enlitiĝas je la deka.

Ekzercoj

1.Praktiku laû la frazmodelo(句型操练)

   Je kioma horo vi ____ ?

2. Diru jenajn frakciojn(说出下列分数)

   1/2    1/4    3/5    4/7    1/8    5/9    7/10

3. Respondu jenajn demandojn(回答下列问题)

(1)    Je kioma horo vi ellitiĝas kaj enlitiĝas?

(2)    Je kioma horo vi komencas labori?

(3)    Je kioma horo vi finas vian laboron?

(4)    Je kioma horo vi matenmanĝas, tagmanĝas kaj vespermanĝas?

4.       Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(把下列句子译成母语)

(1)    Unu horo havas sesdek minutojn.

(2)    Ĉu vi jam finis la leteron?

(3)    Mi jam finlegis la libron.

(4)    Mi kutimas ellitiĝi frue.

(5)    Ĉu vi venis ĉi tien unuafoje?

5. Memoru jenan proverbon(记住下面的谚语)

   Komenco bona, laboro duona.

    Leciono 25

Novaj Vortoj

vorto 词,话    serĉi 寻找    trovi 找到    signifi 意思是,意味着    kompreni 理解,懂得    miskompreni 误解    klarigi 解释,说明    peni 努力,力求    por 为了    doni     ekzemplo 例子    sub 在…下    tuta 整个的,全部的    -ind- 表示“值得”    ne dankinde 不用谢

Teksto

——Ĉu la vortoj “serĉi” kaj “trovi” estas samsignifaj?

——Ne, vi miskomprenis.

——Ĉu vi povus klarigi al mi la signifon de “serĉi”?

——Volonte. Ĝi signifas: peni por trovi.

——Ĉu vi povus doni ekzemplon?

——Jes. Ekzemple: Mi serĉis mian libron kaj ĝin trovis sub la tablo.

——Nun mi komprenas. Multajn dankojn!

——Tute ne dankinde.

Klarigoj

1. mis-

   mis-diri

   mis-kanti

   mis-kompreni

   mis-vidi

   mis-skribi

   Pardonon! Mi misdiris.

   Mi misvidis. Tiu fraûlino ne estas Maria.

2. –ind-

   dank-ind-a

   leg-ind-a

   vid-ind-a

   La urbo estas tre bela. Ĝi estas vidinda.

   La artikolo estas interesa. Ĝi estas leginda.

3. –us,-as

   La patro diras al la filo:”Ĉu vi povas helpi min?”

   La filo diras al la patro:”Ĉu vi povus helpi min.”

   Mia instruisto diras al mi:”Mi volas iri kun vi.”

   Mi diras al mia instruisto:”Mi volus iri kun vi.”

Ekzercoj

1.Praktiku laû la frazmodeloj(句型操练)

(1)    Ĉu vi povus ____?

(2)    Mi serĉis ____ kaj ĝin trovis ____.

2.Konjugaciu infinitivon en kondicionalon(把原形动词变为假定式)

(1)    Ĉu vi (voli) iri kun mi?

(2)    Ĉu vi (povi) instrui al mi Esperanton?

(3)    Mi (voli) viziti vin.

(4)    Ĉu mi (povi) fari al vi demandon?

3. Formu novajn vortojn per la prefikso mis-(用前缀mis-构词)

   legi    danci    diri    vidi    kanti    skribi    kompreni

4.       Formu novajn vortojn per la sufikso -ind-(用后缀-ind-构词)

danki    legi    vidi    skribi    lerni    peni

5.       Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语)

(1)    Mi ne komprenas kion signifas tio.

(2)    Hieraû mia amiko donis al mi novan libron.

(3)    Mi salutas vian tutan familion.

(4)    Mi volus diri kelkajn vortojn.

6.       Memoru jenan proverbon (记住下面的谚语)

Satulo malsatulon ne povas kompreni.