|
世界语初级教程 |
|||
|
Leciono
11 Novaj Vortoj kiel
怎样、如何
farti 起居
bone 好
danko 感谢
ankaû 也
jaro 年、岁
havi 有
diligenta 勤奋的
ŝati 喜欢
kanti 唱歌
danci 跳舞 Teksto --Kiel
vi fartas? --Bone.
Dankon. Kaj vi? --Ankaû
bone. Dankon. --Ĉu
tiu ĉi knabino estas via filino? --Jes.
Ŝia nomo estas Ana. --Kiom
da jaroj ŝi havas? --Ŝi
havas ok jarojn. --Kiel
ŝi lernas? --Ŝi
lernas diligente. --Ĉu
ŝi ŝatas kanti kaj danci? --Jes,
ŝi kantas bone kaj dancas bele. Klarigoj 1.
-e
bona bon-e
bela bel-e
alta alt-e
nova nov-e
diligenta diligent-e
amiko amik-e 2.
kiel?
Kiel li lernas/laboras/kantas/dancas/fartas?
Li lernas/laboras/kantas/dancas/fartas bone. 3.ŝati Mi
ŝatas vin/lin/ŝin/mian instruiston. Mi
ŝatas Esperanton/vian domon/florojn. 1. Praktiku laû la frazmodeloj(句型操练): (1) Kiel vi ____? (2) Kiom da ____ vi havas? 2. Ŝanĝu jenajn vortojn en adverbojn(把下列单词变成副词): dika bona bela alta nova diligenta mateno tago amiko antaû 3. Respondu jenajn demandojn uzante la donitajn ciferojn(用所给的数字回答问题): (1) Kiom da jaroj li havas? (41) (2) Kiom da gefratoj vi havas? (2) (3) Kiom da arboj estas antaû via domo? (3) (4) Kiom da ĉambroj estas en via domo? (5) (5) Kiom da geknaboj kantas? (80) (6) Kiom da junulinoj dancas? (6) 4. Respondu jenajn demandojn(回答下列问题): (1) Kiel vi fartas? (2) Kio estas via nomo? (3) Kio vi estas? (4) Kiom da jaroj vi havas? (5) Kiel vi laboras (lernas)? 5. Legu jenan tekston(阅读下列短文): Jen mia amiko. Lia nomo estas Petro. Li havas tridek jarojn. Li estas laboristo. Li laboras bone. Ilia fabriko estas malgranda. Ĝi havas naûdek laboristojn. Petro ŝatas Esperanton. Li ĝin lernas diligente.
fraûlino
小姐
kie 哪里
hospitalo 医院
kuracisto 医生
flegistino 女护士
centro 中心
urbo 城市
nun 现在
iri 走去
ĝis revido 再见 Teksto --Fraûlino,
kie vi laboras? --Mi
laboras en hospitalo --Vi
estas kuracistino, ĉu ne? --Ne,
mi estas flegistino. --Kie
estas via hospitalo. --En
la centro de la urbo. --Ĉu
vi nun iras al la hospitalo --Jes.
Ĝis revido. --Ĝis
revido. Klarigoj 1.-ist- instru-ist-o
labor-ist-o vend-ist-o
kurac-ist-o fleg-ist-o
kant-ist-o danc-ist-o 2.kie? Kie
vi laboras? Mi laboras en fabriko. Kie
li laboras? Li laboras en magazeno Kie
ŝi estas? Ŝi estas hejme. Kie
estas la hospitalo? Ĝi estas en la centro de la urbo. 1. Praktiku laû la frazmodeloj(句型操练): (1) Kie estas ____? (2) Mi iras al ____. 2. Formu novajn vortojn per la sufikso -ist- (用后缀-ist-构词): labori instrui vendi kuraci flegi kanti danci floro ĉambro 3. Respondu jenajn demandojn(回答下列问题): (1) Kie estas via domo? (2) Kie laboras via patro? (3) Kie lernas via filo? (4) Kie vi estas nun? 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(把下列句子译成母语): (1) Tiu ĉi fraûlino laboras en magazeno. (2) En tiu hospitalo estas multaj kuracistoj kaj flegistinoj. (3) Nia magazeno estas en la centro de la urbo. (4) La laboristoj iras al la fabriko. Novaj Vortoj vespero
晚上
sinjorino 夫人、太太
sinjoro 先生
kinejo 电影院
ĉefurbo 首都
parko 公园
familiano 家庭成员
atendi 等待
tie 那里 Teksto --Bonan
vesperon, sinjorino Boll. --Bonan
vesperon, sinjoro Adek. --Kien
vi iras? --Mi
iras al la kinejo “Ĉefurbo”. Kaj vi? --Mi
iras al la Centra Parko. Miaj familianoj atendas min tie. Ĝis
revido! --Ĝis
revido! Klarigoj 1.
Bonan matenon! Bonan
tagon! Bonan
vesperon! 2.-in-
sinjoro sinjorino
fraûlo fraûlino
junulo junulino
belulo belulino
altulo altulino 3.kien? Kien
vi iras? Mi
iras al la fabriko/kinejo/hospitalo/parko. Ekzercoj 1. Praktiku laû la frazmodelo(句型操练): Kien iras ____? 2. Respondu jenajn demandojn laû la teksto(根据课文回答问题): (1) Kien iras sinjoro Adek? (2) Kien iras sinjorino Boll? (3) Kiuj atendas sinjorinon Boll? 3. Respondu jenajn demandojn uzante la donitajn vortojn(用所给的单词回答问题): (1) Kien vi iras? (parko) (2) Ĉu vi iras al magazeno? (kinejo) (3) Ĉu vi iras al via fabriko? (mia fabriko) (4) Kiun vi atendas? (sinjoro Adek) (5) Ĉu vi atendas viajn amikojn? (miaj familianoj) 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(把下列句子译成母语): (1) Nia ĉefurbo estas granda kaj bela. (2) Ilia fabriko estas tie. (3) Gemaljunuloj ripozas en la parko. (4) Gejunuloj iras al kinejo. (5) Li laboras tage kaj lernas vespere. Leciono
14 Novaj vortoj oficisto
职员
kompanio 公司
esperantisto
世界语者
paroli 讲,说话
flue 流利
voli 愿,想要
fariĝi 成为
ofte 经常
instrui 教 Teksto Karlo
estas oficisto. Li laboras en kompanio. Li estas esperantisto. Li
parolas esperante tre flue. Ankaû mi volas fariĝi
esperantisto. Karlo ofte instruas min lerni Esperanton kaj kanti
esperante. Li estas mia bona amiko. Mi tre ŝatas lin. Klarigoj 1.
ankaû Mi
kantas. Ankaû li kantas.(Li kaj mi kantas.) Mi
kantas. Mi ankaû dancas.(Mi kantas kaj dancas.) 2.
fariĝi fariĝi
esperantisto/instruisto/kuracisto/kantisto/dancisto. 3.
voli Kion
vi volas? Mi
volas domon/ĉambron/dek florojn. Kion vi volas fari?
Mi volas kanti/danci/skribi leteron/lerni Esperanton/iri al kinejo. Ekzercoj 1. Praktiku laû la frazmodelo(句型操练): Mi volas ____. 2. Aldonu “ankaû” en taûgaj lokoj(在适当的地方加上ankaû): (1) Mi dancas. Li dancas. (2) Mi laboras. Mi lernas. (3) Li legas tekston. Li legas leteron. (4) Li estas esperantisto. Ŝi estas esperantistino. 3. Respondu jenajn demandojn laû la teksto(根据课文回答问题): (1) Kio estas Karlo? (2) Kie li laboras? (3) Ĉu li estas esperantisto? (4) Kiel li parolas esperante? (5) Ĉu vi volas fariĝi esperantisto? (6) Kiu instruas vin lerni Esperanton? (7) Ĉu vi kantas esperante? (8) Ĉu Karlo estas via bona amiko? (9) Ĉu vi ŝatas lin? 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(把下列句子译成母语): (1) Mia filo volas fariĝi kuracisto. (2) Ĉu vi parolas esperante? (3) Ili ofte iras al kinejo. (4) Kiom da oficistoj estas en via kompanio? (5) La instruisto instruas bone kaj ni lernas diligente. Leciono
15 Novaj Vortoj teknikisto
技术员
kurso 学习班
lingvo 语言
internacia 国际的
helpa 辅助的
logika 有逻辑性的
scienca 科学的
soni 响,发声音
esprimi 表现,表达
riĉa 丰富的,富有的
gramatiko 语法
simpla 简单的
regula 规律的 Teksto Mi
estas teknikisto. Mi laboras tage kaj lernas vespere. Mi lernas en
Esperanto-kurso. Sinjoro Adek instruas al ni tiun lingvon. Li estas bona
instruisto. Esperanto estas internacia helpa lingvo. Ĝi estas logika,
scienca, belsona kaj esprimriĉa. Ĝia gramatiko estas simpla kaj
regula. Mi tre ŝatas Esperanton kaj ĝin lernas diligente. Klarigoj 1.
tage = en tago vespere
= en vespero matene
= en mateno 2.
instrui Esperanton al geknaboj. skribi
leteron al la familio. kanti
kanton al la amikoj Ekzercoj 1. Faru demandon pri la vorto substrekita(针对划线词提出问题): (1) Lia nomo estas Karlo. (2) Sinjoro Adek estas nia instruisto. (3) Esperanto estas bela kaj facila. (4) Mia filo lernas diligente. (5) Dek kaj dudek estas tridek. (6) Nia kompanio estas en la centro de la urbo. (7) Tio ĉi estas mia foto. (8) Mi skribas leteron al mia amiko. (9) Ni lernas Esperanton. (10) La knabo iras al parko. 2. Respondu jenajn demandojn laû la teksto(根据课文回答问题): (1) Kio vi estas? (2) Kion vi faras tage kaj vespere? (3) Kie vi laboras? (4) Kiu instruas al vi Esperanton? (5) Kia estas via instruisto? (6) Kio estas Esperanto? (7) Kia estas Esperanto? (8) Kiel vi lernas? 3. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(把下列句子译成母语): (1) En la fabriko estas multaj teknikistoj kaj laboristoj. (2) Li estas riĉa kaj ŝi estas malriĉa. (3) Esperanto sonas bele. (4) Lia patro estas sciencisto. |
|||