|
世界语初级教程 |
|||||||||||||
Leciono 36 Novaj Vortoj junio 六月 kara亲爱的 adreso地址 revuo杂志 korespondi通信 deziri想要,希望 ŝanĝi换,改变 inter在….之间 poŝto邮政 marko标记 karto卡片 studento大学生 societo社团 koro心 Teksto Beijing, la 5-an de junio, 2001 Kara amiko: Mi trovis vian adreson en la revuo “Esperanto” kaj mi volas korespondi kun vi. Mi deziras interŝanĝi poŝtmarkojn kaj bildkartojn. Mi estas dudek-jara studento. Mi komencis lerni Esperanton antaŭnelonge. Mi ankoraŭ estas komencanto. En nia universitato estas Esperanto-societo. Mi tre ŝatas nian lingvon. Kun koraj salutoj
Via Klarigoj 1. La 3-an de enero ni vizitis la fabrikon. = En (Je) la 3-a de enero ni vizitis la fabrikon. La 6-an de februaro mi iris al tiu urbo. = En (Je) la 6-a de februaro mi iris al tiu urbo. 2. deziri Li deziras ripozi. Ĉu vi deziras fariĝi esperantisto? Mi deziras al vi bonajn sukcesojn en via laboro. Mi deziras al vi ĉiuj feliĉan Novjaron. 3. inter Inter la fenestro kaj la pordo estas tablo. Venu al mia oficejo inter la naŭa kaj la deka. Ili parolis inter si. (Ili interparolis.) Ni devas interhelpi. Ekzercoj 1. Praktiku laŭ la frazmodeloj(句型操练): (1)Mi korespondas kun ____. (2) Mi deziras ____. 2. Kompletigu jenajn frazojn per la dato(用日期完成下列句子): (1)Mi skribis al li leteron…. (2)Mi aĉetis komputilon… (3)Li vizitos min… (4)Ni havos kunvenon… 3. Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto(根据课文回答问题): (1) Kiu skribis la leteron? (2) Kiam li skribis la leteron? (3) Kie li trovis la adreson de la amiko? (4) Kion li deziras? (5) Kiomjara li estas? (6) Kio li estas? (7) Kie li lernas? (8) Kiam li komencis lerni Esperanton? (9) Ĉu en lia universitato estas Esperanto-societo? (10)Ĉu li ŝatas Esperanton? 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Ĉu vi volas ludi kartojn? (2) Mi iras al poŝtejo por aĉeti poŝtmarkojn. (3) Mi kore dankas vin pro via atentigo. (4) Nia urbo ŝanĝiĝis multe. Leciono 37 Novaj Vortoj teni 拿着,持 mano手 homo人 sidi坐着 fronto前面,前方 stari站立 bofrato姐(妹)夫 kampo田地,田野 kamparo农村 kamparano农民 bredi饲养 koko鸡 porko猪 fiŝo 鱼 Teksto --Kion vi tenas en la mano? --Foton de mia familio. --Ĉu mi povas rigardi ĝin? --Certe. --Tiuj ĉi du homoj, kiuj sidas fronte, estas viaj gepatroj, ĉu ne? --Jes. --Kiu estas tiu ĉi junulo, kiu staras en la centro? --Li estas mia bofrato. --Kio li estas? --Li estas kamparano. Li loĝas en kamparo kaj laboras sur kampoj. Krome, li bredas kokojn, porkojn kaj fiŝojn. Klarigoj 1. Kiu Mi vizitos amikon, kiu lernas en universitato. Mi vizitos amikojn, kiuj lernas en universitato. Mi vizitos amikon, kiun mi longe ne vidis. Mi vizitos amikon, kun kiu mi konatiĝis antaŭ nelonge. Ni vizitos la fabrikon, kiu troviĝas en la urbo. Ni vizitos la fabrikon, kiun vi vizitis hieraŭ. Ni vizitos la fabrikon, en kiu laboras mia patro. 2. bo- bo-patro = patro de edzo (patro de edzino) bo-frato = edzo de fratino (frato de edzo, frato de edzino) bo-filo = edzo de filino bo-filino = edzino de filo 3. –an- kampar-an-o: homo kiu loĝas en kamparo urb-an-o: homo kiu loĝas en urbo famili-an-o: membro de familio kurs-an-o: lernanto kiu lernas en kurso 4. -ar- kampo → kamp-ar-o homo → hom-ar-o vorto → vort-ar-o arbo → arb-ar-o nomo → nom-ar-o adreso → adres-ar-o Kamparanoj loĝas en kamparo. La homaro devas vivi amike. Mi ne trovis tiun ĉi vorton en la vortaro. Ni promenas en arbaro. Via nomo estas en la nomaro. Mi trovis vian adreson en la adresaro. Ekzercoj 1. Praktiku laŭ la frazmodelo(句型操练): Mi tenas ____ en la mano. 2. Formu novajn vortojn per la prefikso bo-(用前缀bo-构词): patro patrino frato fratino filo filino 3. Formu novajn vortojn per la sufikso -an-(用后缀-an-构词): lernejo Parizo kamparo urbo familio kurso 4. Formu novajn vortojn per la sufikso -ar-(用后缀-ar-构词): horo birdo bildo breto kampo homo vorto arbo nomo adreso 5. Kompletigu jenajn frazojn per epiteta subpropozicio(用定语从句完成下列句子): (1) Ĉu vi konas la fraŭlinon,…? (2) Kiu estas la sinjoro,…? (3) La knabo, …, estas mia filo. (4) Mia edzino laboras en la lernejo,… 6. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) La instruisto staras kaj ni sidas. (2) Mia bofratino estas kamparanino. (3) Mi preferas fiŝon. (4) Mi skribas mane, ĉar mi ne havas komputilon. Leciono 38 Novaj Vortoj pafado 射击 soldato士兵 neniel怎样也不 trafi击中 celo目标,目的 oficiro军官 preni拿,取 pafilo枪 ek-(表示动作的开始或瞬间的动作) pafi射击 denove重新 redoni还给 Teksto En la pafado iu soldato neniel povas trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj ekcelas. Paf!…maltrafo. “Jen kiel vi pafas!” Li ekcelas la duan fojon –paf!… denove maltrafo. “Jen kiel vi pafas!” La oficiro ekcelas la trian fojon – paf! Li trafas. “Tiel oni devas pafi!” diras la oficiro kaj redonas la pafilon. Klarigoj 1.
2.ek- ek-iri ek-lerni ek-labori ek-vidi ek-sidi ek-stari ek-brili Ĉiuj jam venis. Ni ekiru! Mi eklernis Esperanton en 1987. Jam estas tempo. Ni eklaboru! Inter la gejunuloj mi ekvidis mian fraton. Kiam la instruisto envenis,ĉiuj ekstaris (stariĝis). 3.re- re-veni re-iri re-doni re-vidi re-diri re-legi re-skribi re-foje Hieraŭ mi revenis hejmen malfrue. Mia libro restis en la magazeno. Mi devas reiri tien. Pruntu al mi vian libron. Mi ĝin redonos al vi morgaŭ. Ni relegu la tekston. (Ni legu la tekston refoje.) Ekzercoj 1. Formu novajn vortojn per la prefikso ek-(用前缀ek-构词): paroli kanti danci iri celi lerni labori vidi sidi stari brili 2. Formu novajn vortojn per la prefikso re-(用前缀re-构词): komenci iri veni diri legi skribi vidi doni foje 3. Plenigu jenajn blankaĵojn per korelativoj “kiel”, ”tiel”,”iel”, ”ĉiel” aŭ “neniel”(用相关词kiel, tiel, iel, ĉiel或neniel填空): (1) Ĉu mi povas ____ helpi vin? (2) Kial vi venis ____ malfrue? (3) ____ fartas viaj gepatroj? (4) Mi ____ trankviligis ŝin, sed ____ povis sukcesi. 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Petro prenis sian libron kaj eklegis. (2) Mi jam finlegis la libron. Mi redonas ĝin al vi. (3) La oficiro diris al la soldatoj:”Komencu la pafadon!” (4) Oni ne devas vivi sen celo. 5. Divenu (猜一猜): Mi estas frato de tiu homo, sed tiu homo ne estas mia frato. Kiu estas tiu homo? Leciono 39 Novaj Vortoj julio 七月 ricevi收到,得到 dank’al多亏 progresi进步 pasinta过去的 ekspozicio展览会 muzeo博物馆 renkonti遇见 fianĉo未婚夫 agrabla令人愉快的 venonta即将到来的 semajno星期 ekzameno考试 prepari准备 Teksto Beijing, la 7-an de Julio, 2001 Ma Lan, Ricevinte vian leteron, mi komencis la lernadon de Esperanto. Ĝis nun mi jam lernis tridek ok lecionojn. Dank’al la helpo de mia instruisto mi progresis multe. En la pasinta dimanĉo mi vizitis la Esperanto-ekspozicion, okazantan en la urba muzeo. Enironte la muzeon, mi renkontis vian fianĉon interparolanta kun sia amiko. Vizitinte la ekspozicion, mi faris aĉetojn en magazeno. Mi pasigis agrablan dimanĉon. En la venonta semajno ni havos ekzamenon de Esperanto. Mi devas prepari miajn lecionojn. Atendante vian respondon, mi salutas vin elkore. Via Li Hua Klarigoj 1.-ant-, -int-, -ont- kant-i: kant-ant-o kant-ant-a kant-ant-e kant-int-o kant-int-a kant-int-e kant-ont-o kant-ont-a kant-ont-e (1) La kantanto estas mia filo. (Tiu, kiu kantas, estas mia filo.) La kantinto estas mia filo. (Tiu, kiu kantis, estas mia filo.) La kantonto estas mia filo. (Tiu, kiu kantos, estas mia filo.) (2) La kantanta knabo estas mia filo. (La knabo, kiu kantas, estas mia filo.) La kantinta knabo estas mia filo. (La knabo, kiu kantis, estas mia filo.) La kantonta knabo estas mia filo. (La knabo, kiu kantos, estas mia filo.) (3) Kantante li salutis nin. (Li samtempe kantis kaj salutis nin.) Kantinte li salutis nin. (Kiam li finis sian kantadon, li salutis nin.) Kantonte li salutis nin. (Li unue salutis nin kaj poste kantis.) (4) Mi vidas homon manĝantan en la ĉambro. (Mi vidas homon, kiu manĝas en la ĉambro.) Mi vidas homon manĝanta en la ĉambro. (Mi vidas ke homo manĝas en la ĉambro.) 2.en, el en-iri el-iri en-veni el-veni en-litiĝi el-litiĝi en-hospitaliĝi el-hospitaliĝi Ekzercoj 1. Plenigu jenajn blankaĵojn per taŭgaj participo – substantivoj (用适当的分词名词填空): (1) Homo, kiu legas, estas ____. (2) Homo, kiu legis, estas ____. (3) Homo, kiu legos, estas ____. (4) Homoj, kiuj vizitis, estas ____. (5) Homoj, kiuj vizitas, estas ____. (6) Homoj, kiuj vizitos, estas ____. 2. Ŝanĝu infinitivon en taŭgan participon(把原形动词变为适当的分词): (1) (legi), mi tenas la libron en la mano. (2) Mi renkontis vian patron (atendi) sian amikon. (3) (respondi), Petro sidiĝis. (4) (Prepari) manĝon, mi aĉetis du fiŝojn. (5) En la (pasi) sabato ni vizitis la urban muzeon. (6) En la (veni) jaro mi komencos lerni la francan lingvon. 3. Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto(根据课文回答问题): (1) Kiam kaj al kiu Li Hua skribis leteron? (2) Kiam Li Hua eklernis Esperanton? (3) Kiom da lecionoj li jam lernis? (4) Kial li progresis multe? (5) Kion li faris en la pasinta dimanĉo? (6) Kiun li renkontis antaŭ la muzeo? (7) Kion li faris post la vizito? (8) Kion li faros en la venonta semajno? 4. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1)Mi ofte ricevas helpon de miaj amikoj. (2)Ili progresis en la lernado. (3)Kio okazas al vi? (4)Ĉu vi scias kio okazis hieraŭ vespere? (5) En la pasinta sabato mi renkontis malnovan amikon ĉe la tria strato. (6) La preparoj por la ekspozicio progresas laŭ la plano. 5. Divenu (猜一猜): Ĉi tie estas tri homoj. Inter ili estas du patroj kaj du filoj. Kiuj ili estas? Leciono 40 Novaj Vortoj aŭgusto八月 peti请求 akcepti接受 plezuro高兴,乐意 proksima近的 kvankam虽然,尽管konstrui建造,建设 dormi睡觉 kuirejo厨房 tra穿过,透过 kulturi栽培,种植 frukto果 ĝui享受 Teksto La 10-an de aŭgusto mia amiko, kiu loĝas en la centro de la urbo, petis min viziti lin. Mi akceptis la inviton kun plezuro kaj vizitis lin posttagmeze. Kvankam malgranda, la domo estas bone konstruita. En ĝi estas kvin ĉambroj: la sidoĉambro, du dormoĉambroj, la banĉambro kaj la kuirejo. Tra la malfermita pordego vidiĝas ĝardeneto, en kiu mia amiko kulturas florojn kaj fruktarbojn. Mi multe ĝuis la viziton, kaj revenis hejmen tre malfrue. Klarigoj 1. -at-, -it-, -ot- kon-i: kon-at-o, kon-at-a, kon-at-e kon-it-o, kon-it-a, kon-it-e kon-ot-o, kon-ot-a, kon-ot-e La letero estas skribata de Petro. (Petro nun skribas la leteron.) La letero estas skribita de Petro. (Petro jam skribis la leteron.) La letero estas skribota de Petro. (Petro baldaŭ skribos la leteron.) 2. tra Ni eniris tra la pordo. Mi vidis lin tra la fenestro. Ili pasis tra la kampoj. Mi tralegis la libron.(de komenco ĝis fino) 3. -et-, -eg- -eg- = tre granda -et- = malgrada domo: dom-eg-o, dom-et-o venti: vent-eg-i, vent-et-i iom: iom-et-e varma: varm-eg-a, varm-et-a Ekzercoj 1. Praktiku laŭ la frazmodelo(句型操练): Mi petis lin ____. 2. Formu novajn vortojn per la sufikso -et-(用后缀-et-构词): arbo urbo strato tablo filo frato pluvi neĝi bela 3. Formu navajn vortojn per la sufikso -eg- (用后缀-eg-构词): arbo urbo strato tablo filo frato pluvi neĝi bela 4. Ŝanĝu infinitivon en taŭgan participan formon (把原形动词变为适当的分词形式): (1) (eniri) la sidoĉambro mi vidis lin (skribi). (2) La pordo estas (fermi) kaj la fenestro estas (malfermi). (3) La (viziti) eniris la muzeon. (4) Jen la fabriko (viziti) de ni en la pasinta semajno. (5) La (inviti) interparolis kun siaj (inviti). (6) Tiu ĉi domo estis (konstrui) en la pasinta jaro. 5. Traduku jenajn kunmetitajn vortojn en vian gepatran lingvon(将下列合成词译成母语): sidoĉambro, dormoĉambro, banĉambro, lernoĉambro, legoĉambro, manĝoĉambro, skriboĉambro, vivoĉambro 6. Traduku jenajn frazojn en vian gepatran lingvon(将下列句子译成母语): (1) Mi petas vian pardonon. (2) Kiam ni vizitas nian instruiston, li ĉiam varme akceptas nin. (3) Kiom da horoj vi dormas ĉiutage? (4) En kiu jaro estis konstruita la muzeo? (5) Mi loĝas tre malproksime de ĉi tie. |
|||||||||||||