| 1. Nuntempa Monda Lingva Problemo
Kiam Esperanto estis kreita antauh unu jarcento, la chefa
monda lingva problemo estis nekomprenebleco inter diversaj nacioj
pro malsamaj lingvoj. Pro tio, Zamenhof kreis Esperanton celante
faciligi lingvan komunikadon inter malsamaj nacioj.
La malsameco de naciaj lingvoj ankorauh estas la baza lingva
problemo en la mondo. Sed, nuntempa monda lingva problemo estas,
aldone al la malsameco de naciaj lingvoj, la unuighanta tendenco
de diversaj lingvoj al unu etna auh nacia lingvo, t.e. angla
lingvo, auh pli precize dirite, usona lingvo. Fakte, angla lingvo
farighis ne-oficiala sed efektiva internacia komuna lingvo,
ne nur inter civitoj kaj por komercado sed ankauh en intershtataj
organizajhoj. UN oficiale uzas 6 oficialajn lingvojn por formalaj
oficialaj kunsidoj, sed por praktika chiutaga administrado,
"laborlingvoj", chefe angla lingvo kaj malofte franca
lingvo, estas uzataj.
La disvatigho de angla lingvo kiel monda komuna lingvo estas
kauhzita chefe de politika, ekonomia, teknologia kaj amasinformilaj
fortoj de Usono. En la moderna mondo, angla lingvo preskauh
monopolas mondajn amasinformilojn, precipe persatelitajn televidelsendojn,
kaj komputilajn lingvojn. La popularigho de la persatelita televido
kaj komputila interreto faciligas disvastighon de angla lingvo
kiel monda lingvo.
La sintrudo de angla lingvo kiel efektiva komuna lingvo alportas
kun si diversajn problemojn. La etna lingvo alportas en ghi
kulturon kaj viv-manieron de la etno, kaj tendencas anstatauhigi
alies kulturon per la sia.
Sed, la plej grava detrua problemo estas ke la etna lingvo
estas lingvovora (auh kanibaleca). Usona angla lingvo voras
aliajn naciajn lingvojn en la terenoj de internacia kunveno,
komerco, scienco, teknologio, kaj turismo. Por efika internacia
diskuto, efika komerca negoco, seriozaj sciencaj disertacioj,
priteknologia diskuto kaj turisma chicheronado por grupoj de
miksitaj nacioj, oni plej ofte uzas anglan lingvon. Ofte ech
enlande inter samnacianoj, oni devas uzi anglan lingvon por
precizaj sciencaj kaj teknologiaj esprimoj. Baldauh nacia lingvo
estos parolata nur en hejmo kaj en kafejo! Tio estas simptomo
de la komenco de morto de nacia lingvo. Ech "angla"
anglalingvo estas vorata de "usona" anglalingvo.
La problemo de lingvovora kaj kulturvora tendenco de angla
lingvo ekinstigis memdefendi politike fortajn lingvojn. Francio
jam malpermesis uzon de angla lingvo en komercaj reklamoj. La
kunveno de franclingvaj landoj en novembro pasintjare instigis
fondon de la Internacia Organizajho de Franclingvaj Landoj por
defendi francan lingvon kontrauh sintrudo de angla lingvo. China
ministrio pri eksteraj aferoj ne plu uzas anglan lingvon dum
siaj semajnaj gazetaraj konferencoj, ekde septembro 1997. Prezidento
Yeltsin de Rusio, observinte ke preskauh tuta Moskvo estis kovrita
de anglalingvaj reklamoj, diris en julio 1997 ke li planas malpermesi
uzon de anglalingvo en reklamo. En la 26-a de septembro 1997,
la nova registaro de Hong Kong sub Chinio anoncis ke ekde 1998,
lerneja instruado pere de anglalingvo estos malpermesita ekde
la 2-a grada mezlerneja studento.
La monda lingva problemo estas politika problemo kontrauh
lingva hegemonio, Do la mondo ne lasos unu etnan lingvon farighi
oficiale internacia komuna lingvo. Dum la malferma parolado
por "Seminario pri la defioj de la tutmondigho" che
la Universitato de Sorbone en Parizo, en la 19a de marto 2001,
Jacques Chirac, franca prezidento petis "interligon de
'lingvaj komunumoj de latina tradicio' por rezisti al la superregado
de la angla lingvo". Ankauh, che la malfermo de "Internacia
seminario pri 'Universalaj Vochoj de la Latineco" en la
22a de marto, 2001, en Rio de Janeiro, Mario Soares, eks-prezidento
de Portugalio diris ke "la landoj de latinaj lingvoj ne
povas akcepti la anglan kiel internacian lingvon".
2. Shancoj por Esperanto
Nuntempa monda lingva problemo provizias favorajn shancojn
al neuhtrala kaj artefarita (t.e. sen etna kultura) internacia
komuna helplingvo por montri ghian utilecon, ne nur pro la malsameco
de mondaj lingvoj sed ankauh pro la unuighanta tendenco de mondaj
lingvoj al unu etna lingvo. Jen estas shancoj por Esperanto!
La plej grava shanco por Esperanto estas ke la landoj fortaj
politike kaj lingve, ekzemple Francio, Rusio kaj Chinio, ankauh
sentas detruan minacon de lingva hegomonio kaj komencis memdefendi
siajn lingvojn. Fakte nuntempe, chiuj naciaj lingvoj bezonas
protektshildon kontrauh la invado de la kulturvora kaj lingvovora
angla lingvo. Artefarita, etne kaj kulture neuhtrala lingvo
bone servas tiun celon. Esperanto montris kaj pruvis dum la
pasintaj cent jaroj ghian tauhgecon kiel neuhtrala lingvo, kaj
kiel shildlingvo por protekti naciajn lingvojn kontrauh invado
de aliaj etnaj lingvoj. Shajnas ke tia analizo pli facile konvinkas
homojn pri la neceso de Esperanto, aldone al la tradicia aserto,
t.e., mondpaco pere de pli bona interkomprenighado inter nacioj.
La plej tuja kaj praktika shanco por Esperanto estas en Euhropa
Unio. Nun, lingvoj de chiuj membroj de EU estas oficiale egalaj.
Lauh tiu principo, 11 lingvoj estas uzataj oficiale en EU. Imagu
la problemojn de samtempa tradukado inter 11 lingvoj kiam parlamentanoj
parolas en la Euhropa Parlamento! Pro tio, EU havas 1,500 tradukistojn
kiuj tradukas chirkauh 1.2 milionojn da paghoj chiujare!
La lingva malsameco estas nur surfaca problemo. Pli grava
problemo estas en la lingva unuigha tendenco. Ech en EU, praktika
laborlingvo estas plej ofte la angla. Ech por la Euhropa Unio,
neuhtrala internacia komuna helplingvo sen etna kulturo estas
bezonata ne nur por lingva komunikado sed ankauh por kontrauhi
la lingve unuighantan tendencon.
Solvi lingvan problemon estas la plej grava shlosilo sukcesigi
unuighon de Euhropo. Tio estas multe pli grava ol ekonomia auh
mona unuigho. Pro tio, ofte okazas en EU seriozaj oficialaj
diskutoj pri lingvaj problemoj. Mi povas diri ke se iu intershtata
organizajho adoptus Esperanton kiel sia internacia helplingvo,
vershajne EU estus la unua. En tia senco, Euhropo estas la strategia
regiono por Esperanto-movado.
Simila problemo trovighas en Unuighintaj Nacioj. Ses politike
fortaj lingvoj estas oficiale uzataj en oficialaj kunsidoj en
Unuighintaj Nacioj. Sed nur china delegacio auhskultas kaj parolas
en china lingvo, kaj nur kelklandaj delegacioj auhskultas kaj
parolas en rusa lingvo kaj araba lingvo. Plej ofte angla lingvo
estas uzata de plej multo da delegacioj. Escepte de oficialaj
kunsidoj, laborlingvo por praktika administrada celo auh por
neoficiala interkonsulto malantauh oficialaj kunsidoj estas
nur angla lingvo, kvankam franca lingvo ankauh estas nome laborlingvo.
Pli ironie estas ke chiuj landaj delegacioj al Unuighintaj Nacioj
praktike kapablas regi sufiche bone anglan lingvon. Ili devas
uzi anglan lingvon por chiutaga vivo, char ili loghas en Novjorko,
en kie Unuighintaj Nacioj situas. Fakte, inter nekonatuloj en
la koridoro de la domo de Unuighintaj Nacioj, oni chiam uzas
nur anglan lingvon. Ankauh en Unuighintaj Nacioj estas grava
lingva problemo ne nur pro malsameco de naciaj lingvoj, sed
chefe pro unuigha auh lingvora tendenco kauhzita de unu etna
lingvo, t.e. angla lingvo.
Sed la problemo estas, ke UN ne volas rekoni la ekziston de
lingva problemo en si, auh precize dirite ne volas tushi ghin,
char "ghi estas politika bombo", lauh la vortoj de
iu-shtata delegaciano. En 1996 UN diskutis sian reorganizan
planon por pli efika kaj pli ekonomia funkciado. Sed la reformkomitato
ne tushis lingvan problemon, char "ghi ne ekzistis".
Nun, la tradukkostoj de la 6 oficialaj lingvoj estas pagitaj
de chiuj memebroshtatoj, inkluzive de la ne oficialaj lingvaj
landoj kies delegacianoj ankauh kapablas uzi anglan lingvon.
La tradukado estas praktike ne necesa, sed estas chefe por politika
bezono. Se oni uzas oficiale nur anglan lingvon, tio solvos
ekonomian kaj praktikan problemojn, sed kreos pli grandan politikan
problemon de lingva hegemonio. Chiuj scias sed neniu kuraghas
oficiale levi la demandon. Ankauh tie trovighas shanco por Esperanto
kiel internacia sed ne-etna helplingvo.
En 1998, UN festis la 50-jaran jubileon de la Universala Deklaracio
de Homaj Rajtoj. UN multe kontribuis por homaj rajtoj, inkluzive
homaj rajtoj de politikaj rifughintoj. Estas tri aspektoj en
la lingvaj dimensioj de homaj rajtoj; lingva nekomunikebleco,
lingva maljusteco kaj lingva kanibalado. Sed, ghis nun UN ne
tushis lingvajn dimensiojn de homaj rajtoj. Multaj homoj ne
povas defendi siajn proprajn homajn rajtojn en alilandoj pro
lingva nekomunikebleco. Multaj rifughintoj al alilandoj, novaj
enmigrintoj, auh turistoj suferas pro lingvo. Multaj homoj suferas
enlande pro lingva maljusteco. Pli multaj homoj suferas internacie
pro lingva monopolo.
Por Esperanto, jen estas alia alirejo al internaciaj organizajhoj.
Kiam ni parolas pri enkonduko de Esperanto kiel komunan internacian
lingvon, ni ofte alfrontas psikologian reagon kontrauh la ideo.
Sed, kiam ni alproksimighas la lingvajn problemojn el la angulo
de homaj rajtoj, chiuj tuj konsentas la neceson de pli da agoj
por protekti lingvajn aspektojn de homaj rajtoj. En la agado
protekti lingvajn aspektojn de homaj rajtoj, ni povas kunlabori
kun UN-Altkomisiito por Homaj Rajtoj, Unesko, kaj Internacia
Labora Organizajho. Tio estis bone pruvita kiam UEA sukcese
okazigis komunan seminarion pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj, en
enevo en 1998.
La 21a jarcento bezonas novan internacian lingvan ordon, kaj
Esperanto estas la nura alternativo. Jen estas shancoj por Esperanto!
3. Defioj
Se Esperanto havas shancon solvi nuntempan mondan lingvan
problemon, kiel ni alproksimighu la celon? Estas du-nivelaj
alproksimighoj; uuue, "de supre al malsupre" t.e.,
instigi politikan decidon pere de intershtataj organizajhoj,
kaj due "de malspre al supre", t.e., popularigi Esperanton
kiel efektiva komuna lingvo inter malsamaj nacioj.
Unue, por politika decido che la nivelo de intershtataj organizajhoj,
ni devas instigi Unuighintajn Naciojn oficiale agnoski lingvan
problemon kaj diskuti la problemon sub unu el la tagorderoj
de iu oficiala kunveno de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de
UN. Pro tio, dum la Monda Konferenco de Neregistaraj Organizajhoj
(CONGO) en 11-15 nov. 1999 en Seulo, la sub-grupo "la lingvo
kaj homaj rajtoj" de la konferenco adoptis jena rezolucion;
Rekomendoj de la 1999 Seula Internacia
Konferenco de Neregistaraj Organiza oj
La Tema Grupo "Homaj Rajtoj" de la 1999 Seula Internacia
Konferenco de Neregistaraj Organiza oj rekomendas ke;
1. La Ekonomia kaj Socia Konsilio metu la temon "Lingvo
kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de ia venonta kunsido
por diskuti la problemojn de monda lingva politiko kaj malobeo
de homaj rajtoj pro lingvaj neegalecoj.
2. La kunsido konsideru nomumi komisionon por esplori la eblecon
kaj praktikan utilecon de internacia helplingvo.
3. EKOSOK raportu al la enerala Asembleo de la Unui intaj
Nacioj pri la konkludo de la esploro.
4. La Seula Internacia Konferenco de NROj submetu i tiun rekomendon
al EKOSOK kaj la NRO-Jarmilforumo, kiu havos lokon en la 22-26-a
majo 2000, por atento kaj plusekvo.
La rezolucio nenie menciis Esperanton, sed internacian helplingvon
enerale, rilate al la lingvaj aspektoj de homaj rajtoj.
Se komencighas oficiala diskuto en UN pri lingva problemo,
ghi ja estos la komenco de la solvo. Ekzemple, UN povos nomumi
porokazan lingvokomisionon pristudi la problemon kaj rekomendi
la solvon. En la procedo, la komisiono povas studi nuntempan
staton de Esperanto, kaj provuzi Esperanton kiel pontlingvon
de tradukado. La komisiono ankauh povos provinstrui Esperanton
por pruvi ghian propedeuhtikan valoron en lernado de aliaj lingvoj.
Surbaze de tiuj studoj, la komisiono povos rekomendi chu Esperanto
tauhgas kiel la internacia komuna helplingvo auh ne.
Do, kiu povus influi intershtatan organizajhon, ekzemple UN,
diskuti sian lingvan problemon? Reprezentantoj de politike auh
ekonomie influemaj shtatoj, ekzemple Chinio, Japanio, Germanio,
Italio, ktp., povas bone influi UN-n por diskuti lingvajn problemojn.
Se la delegacio de tiuj shtatoj sugestus al la Ghenerala Sekretario
de UN ke "Internacia lingva problemo" estu tagordo
de UN-asembleo, tio ja estus la komenco de la kreo de la "nova
internacia lingva ordo".
EU jam agnoskis sian lingvan problemon. Jam estas preskauh
konsento ke EU ne povas tenadi nunan lingvan politikon, kaj
ke EU bezonas neuhtralan komunan lingvon. Precize dirite, la
demando estas chu oni lasu anglan lingvon konkeri EU-n auh chu
oni proponu neuhtralan lingvon por kontrauhstari la lingvan
hegemonion. Ni ofte auhdas la demandon; chu EU jam havas komunan
lingvon auh bezonas ghin? La parlamentanoj kiuj deziras reelektighon
eatas chiam progresemaj kaj reformemaj. Pro tio, chirkauh 20%
de Euhropaj Parlamentanoj "pli-malpli" subtenas Esperanton
kiel neuhtralan komunan lingvon". Euhropaj parlamentanoj
kiuj favoras Esperanton sugestas ke Esperantistoj pli aktive
agu al tiu direkto. Imagu ke kiam pli ol 50% de la Euhropaj
Parlamentanoj favorus Esperanton, ni ja havus la shancon en
EU! Euhropaj Esperantistoj havas bonegan oportunon kontribui
al la kreo de la nova internacia lingva ordo en Euhropo.
Due, por montri praktikan tauhgecon de Esperanto kiel vivanta
lingvo kaj por montri ghian praktikan propedeuhtikan valoron
por euhropajn lingvojn, ni devas instigi eksperimentan instruadon
de Esperanto en multaj landoj. Ghi bonege rilatas al la baza
celo de LINGUAPAX(Lingvo por Paco), la programo de Unesko. Ni
devas instigi homojn lerni Esperanton kiel ilon por plifacile
lerni aliajn lingvojn. Se chiuj lernus Esperanton kiel pontlingvon
por lerni aliajn lingvojn, chiuj ja scius Esperanton, kaj ghi
ja estos la komuna lingvo! Tiamaniere, ni povus komenci lerni
Esperanton kiel ilon, kaj de tie lerni Esperanton mem farighus
ne nur ilo, sed ankauh celo. Tio estas la evolua procedo de
"Esperanto kiel ilo", al "Esperanto kiel celo".
4. Rolo de Chinio por konstrui novan internacian ordon
Chu Esperanto povos ludi ian rolon por azianoj en la 21-a
jarcento? Jes, certe! Lingvo estas la plej malforto de azianoj
en la epoko de la tutmondigho. Kvankam aziaj studentoj studas
anglan lingvon 6 horojn chiusemajne dum chirkauh 10 jaroj en
lernejo, nur malmultaj atingas la nivelon komunikeblan en la
lingvo. Pro tio, multaj azianoj restas kiel lingvaj handikapuloj
en internaciaj kontaktoj. Se anglalingvo restus la dominanta
lingvo, la 21-jarcento ne povas esti la "jarcento de Azio".
Lingvaj handikapuloj ne povas esti gvidantoj. Certe la azianoj
bezonas, pli ol euhropanoj, pli facile lerneblan, pli bone esprimeblan
neuhtralan lingvon por lingve demokratia komunikado en internaciaj
kontaktoj.
Por instigi shanghon en la internacia lingva ordo, aziaj landoj,
precipe Chinio kaj Japanio, povas ludi decidan rolon. La tutmonda
tendenco de la lingva hegemonio fare de angla lingvo jam sufiche
instigis politike fortajn ne-anglalingvajn landojn (ekzemple,
Francio, Rusio, hispanlingvaj landoj, Germanio) singardi kontrauh
la hegemonigha forto de anglalingvo.
Chinio havas specialan rolon en la Unuighintaj Nacioj. Nun
china lingvo estas unu el la 6 oficilaj lingvoj de UN. Chiuj
dokumentoj kaj diskutoj en oficialaj kunsidoj eatas tradukitaj
en la 6 lingvojn, inkluzive chinan lingvon, kaj tio estas la
chefa kauhzo de la malefikeco de la administrado de UN. La traduko
en, auh el, chinan lingvon estas nur por chinaj delegitoj. Fakte
chinaj delegitoj kiuj havas la oficejon en Novjorko apud UN
ne bezonas tradukon, char ili chiuj sufiche regas anglan lingvon.
Estas same por la delegacioj de chiuj aliaj landoj. Sed agnosko
de la angla lingvo kiel oficiala internacia komuna lingvo estas
politike ne imagebla, kaj la monda lingva politiko ne permas
tion. !
Sub tiu medio de la internacia lingva politiko, se Chinio
petus al Unuighintaj Nacioj diskuti mondan lingvan problemon
kaj proponus rekonstruon de "nova internacia lingva ordo",
la propono ricevus grandan kaj fortan aplauhdon de chiuj ne-anglalingvaj
landoj, precipe de Japanio, Germanio, Italio, kiuj estas ekonomie
kaj politike fortaj sed kies lingvoj ne estas oficialaj lingvoj
de UN. Chiuj aziaj landoj, kaj chiuj afrikaj landoj ankauh subtenus
la proponon. Ech landoj de aliaj oficialaj lingvoj, nur krom
anglalingvaj landoj, kiuj kontrauhas la lingvan hegemonian tendencon,
ankuh subtenus la proponon por la nova internacia lingva ordo.
Chijare la ambasadoroj de 20 hispanlingvaj landoj grupe sendis
prorestleteron al Kofi Anan, la Ghenerala Sekretario de UN pri
la malegala traktado de hispana lingvo en UN.
Anglan lingvon oni povus lerni lauhbezone. La shtato devas
protekti sian lingvon ol subteni lernadon de angla lingvo. Chinio
estas granda lando en la mondo. La lingvo de la granda lando
devas esti respektita. Sed tiu lingvo de la granda lando ne
estas respektata en UN. China popolo kuraghe batalis kontrauh
japana milita imperiismo, bone batalis kontrauh politika kolonismo,
kaj nun saghe traktas ekonomian koloniismon. Kial do, la china
popolo, au china registaro, ne emas kontrauhi, auh ech volonte
akceptas lingvan koloniismon? China popolo havas kuraghon kaj
chinan registaron havas kapablon esti la monda gvidanto por
kontrauhstari lingvan koloniismon kaj konstrui novan internacian
lingvan ordon surbaze de neuhtrala internacia helplingvo..,
Vershajne la konstruo de la nova internacia lingva ordo estus
la plej grandan rolon kiun Azio, precipe Chinio, povus ludi
en la 21-a jarcento. La fortighanta azia kaj china ekonomioj
efike apogos la historian rolon, kiu estos lauhdata de chiuj
homoj de bonvolo en la mondo.
Konklude, kreo de nova internacia lingva ordo estas bezonata
en la 21-a jarcento, kaj neuhtrala lingvo pruvita kiel vivanta
lingvo dum unu jarcento havas la bonegan shancon kontribui al
la disvolvigo de la nova internacia lingva ordo.
Jen estas niaj defioj. sed konkereblaj. Esperanto estas ne
nur ne mortinta lingvo, sed estas pli bezonata ol antauhe por
solvi nuntempan mondan lingvan problemon. Esperanto estas la
lingvo de la 21-a jarcento!
|