|
中国风情 |
||
| Tian'anmen-placo | ||
| En la mezo de Pekino staras la pordego Tian’anmen.
Antauh ghi etendighas vasta libera spaco. Jen la placo, kiu portas la
saman nomon kiel la pordego. Inter la placo, kiu portas la saman nomon
kiel la pordego. Inter la placo kaj la pordego trovighas sep blankmarmoraj
pontetoj kun shtonaj balustradoj. La unuan de oktobro 1949 sur tiu antikva placo okazis la inauhguro de la fondigho de la CHina Popola Respubliko. Kaj la pordego estas simbolo de la nova CHinio kaj ghia figuro konsistigas la china nacia emblemo. Sur la placo alte staras la Monumento de Popolaj Herooj. Sur la monumento estas la gravuritaj skribajho de Mauh Zedong ”Senmortaj Estas la Popolaj Herooj”, sub kiu estas grandaj reliefoj spegulantaj la batalon de la china popolo dum pli ol cent jaroj antauh la fondigho de la popola respubliko. Sude de la placo oni konstruis halon por honori Mauh Zedong. GHi havas 44 okangulajn verandajn kolonojn, kun tegmentrandoj el flave glazuritaj tegoloj. Ghia bazamento estas malhele rugha, kun blankmarmoraj balustradoj. Oriente de la placo estas la Muzeo de la CHina Historio kaj la CHina Revolucio kaj okcidente, la Popola Halo. Ambauh modernaj konstruajhoj estis starigitaj en 1959. La Popola Halo povas enteni dekmil homojn kaj estas loko por grava kunveno. En 1959 kaj 1977 oni pligrandigis la placon, tiel ke oni povas okazigi tie mitingon kun miliono da partoprenantoj. La placo estas ne nur centro de politika aktivado, sed ankauh loko vizitata de chinoj kaj eksterlandaj amikoj. Tiu placo iam servis kiel kortega placo antauh la Imperiestra Palaco dum la feuhda periodo. Komence de la 15-a jarcento, kiam la chefurbo de Ming-dinastio translokighis al Pekino, Tian’anmen placo konstruighis jam en rudimenta formo. Kaj poste King-regantoj faris malmultan plivastigon al ghi, kiu fine farighis la plej kompleta el chiuj kortegaj placoj en la chefurboj de la feuhdaj dinastioj. En la feuhdaj dinastioj oni donis grandan atenton al konstruado sude de la Imperiestra Palaco. En Tang-dinastio kaj la Norda Song-dinastio oni faris spacon kaj imperiestran vojon antauh la Imperiestra Palaco. En Ming-dinastio oni konstruis CHengtian-pordegon de la Imperiestra Palaco kaj renomis ghin Tian’anmen. Samtempe oni faris grandan placon sude de la pordego por montri la gravecon de la fronta pordego de la palaco. En la dinastioj Ming kaj King, kiam imperiestroj surtronighis auh difino de iliaj edzinoj estis dekretita, oni okazigis gratulan ceremonion sur Tian’anmen-pordego. Kiam komencighis la ceremonio, chiuj altrangaj shtatoficistoj kaj generaloj genuighis por esprimi sian gratulon. Sub muziko la imperiestra dekreto estis transdonita al la oficejo de la kortega ceremonio por ghin kopii sur flavaj paperoj kaj poste distribui al diversaj lokoj de la lando. CHio tio montris, ke la feuhda imperiestro estas la “Filo de la Chielo”, tute diferenca de la plebanoj. Oni diris, ke Li Zicheng, gvidanto de la kamparana revolucio en la lastaj jaroj de Ming-dinastio, strechis sina pafarkon kaj forte pafis sagon al la horizontala tabulo super la pordego Tian’anmen, dum lia insurekcia armeo sturmis Pekinon. Fine falis Ming-dinastio. Poste ankauh King-dinastio ne povis eviti sian pereon. En la 4-a de majo 1919 en Pekino eksplodis studenta movado, kiu komencighis ghuste sur Tian’anmen-placo. Kaj la placo iom post iom farighis centro de publika batalado de revoluciaj amasoj de la urbo. Post la Liberigho la placo farighis pli bela kaj impona, dank’al sia plivastigho kaj transformigho. |
||