|
中国风情 |
||
|
LA RICHFONTOJ DE ENERGIO EN CHINIO 中国的能源 |
||
Chinio havas areon de 9,600,000 kvadrataj
kilometroj. Sub ghia vasta tero kaj marfundo trovighas abundaj richfontoj
de energio. Chinio havas grandan konservon de karbo. La konstatita konservo
jam atingis 600 miliardojn da tunoj. La karbo havas kompletan specaron
kaj bonan kvaliton. Precipe la koaksa karbo,bezonata de la metalurgia
industrio, konsistigas grandan elcenton. Ankau la fontoj de petrolo
en Chinio estas rimarkinde abundaj. Sinsekve en la sedimentaj basenoj
de Qaidam, Songliao, Jianghan, Sichuan,kaj Jizhong, kun totala areo
de pli ol 1,000,000 kvadrataj kilometroj, oni trovis pli ol 1,400 petrolajn
strukturojn,kiuj pretigis multajn gravajn bazojn por ekspluato. Ankau
multe progresis la geologian laboron pri mara petrolkonservo sur la
kontinentaj bretoj de la malprofundaj Bohai-maro, Orienta China Maro
kaj Suda China Maro. Krom Changjiang (Jangzi) rivero kaj Huanghe-rivero
(la Flava rivero), Chinio havas pli ol 1,200 riveroj, el kiuj chiu havas
basenojn de pli ol 1,000 kvadrataj kilometroj. La kapacito de hidroenergio
proksimumas 580 milionojn da kilovattoj. Kaj cetere trovighas giganta
kvanto da natura gaso. |
||