|
中国风情 |
||
| Skizo pri Urbo
Hangzhou 人间天堂-杭州 |
||
| Hangzhou unu el la plej gravaj turismaj , pitoreskaj
kaj historiaj kulturaj urboj en CHinio, estas chefurbo de Zhejiang Provico
kaj ghia politika, ekonomia kaj kultura centro. Ekde ghia fondigho kiel
gubernio en Qin-dinastio ( 22 1 a.k.-206 a.k) , Hangzhou havas historion
de pli ol 2200 jaroj, dume ghi estis chefurboj de Wuyue-regno (893-978)
kaj Suda Song-dinastio ( 1127-1279) , do farighis unu el la sep antikvaj
chefurboj de la lando. La urbo situas che sudorieta marbordo de CHinio
kaj en la malsupra baseno de Qiantang- rivero, sude de SHanhajo je ch.180km.
Hangzhou inkluzive sep gubernioj regataj de ghi, havas areon de 16,600
kvadrataj kilometroj kaj ch. 6 milionojn da loghantoj. Kun la fama pitoreskejo la Okcidenta Lago, Hangzhou abundas je turismaj richfontoj, ricevis delonge la bonan nomon “La paredizo sur la tero”. Sin trovas tie kvin historiaj kulturaj objektoj protektataj de la shtato, kiel ekzemple la Pagodo de Ses Harmonioj, la Templo kaj Tombo de Generalo Yue Fei ( l 103 - l l42) , la Stonskulptajhoj de la Alfluginta Montpinto, ktp. Kaj 55 lokoj estas protektataj de registaro de la provinco, ekzemple la Sigelilo-gravurista Societo Xilin. Trovighas kvar muzeoj fonditaj de la shtato , nome muzeoj pri silko, pri teo, pri chinaj medikamentoj kaj pri la oficialaj porcelanoj de Suda Song-dinastio. Krome , en ghia antanurbo sin trovas anka? pitoreskejoj “du riveroj kaj unu lago”, nome Fuchunjiang-rivero, Xin'anjiang-rivero kaj La Lago kun Mil Insuletoj , kaj natura regiono protektata de la shtato, Tianmu-monto. En kiu ajn sezono kaj kia ajn vetero, Hangz.hou donas al vi plenan novan impreson. Hangzhou, kiel unu el la gravaj ekonomiaj urboj en la suda parto de la delto de Yangzi-rivero, havas bonan cirkonstancon por investado. En la lastaj dek sep jaroj , kondukita de la politiko reforma kaj pordomalferma, la nacia ekonomio de Hangzhou kreskis en rapideco je 14.5% chiujare. GHia atingoj en la chefaj ekonomiaj normoj enpashis en la linion de unuaj dek urboj grandaj kaj mezgrandaj kaj ghia totala produktovaloro okupas la duan lokon en la provincaj chefurboj de la lando. Hangzhou posedas kvar ekspluatajn distriktojn aprobitajn de SHtata Konsilantaro, kiuj rapidigas la disvolvadon de ekonomio vizaganta al eksterlandoj. En la sudorienta CHinio, Hangzhou estas la trafika nodo kun reto el fervojoj, SHoseoj, aerlinioj, akvovojoj. La duobla trako de la SHanhajo-Hangzhou-a fervojo estas sternita, la rapida SHoseo de Hangzhou al Ningbo jam funkcias , Hangzhou-a parto de tiu de SHanhajo al Hangzhou finkonstruist kaj grandega internacia flughaveno estas en pretado. Ekipajhoj por telekomuniko de Hangzhou estas kompare pli prefektaj en la lando, kaj proksimighis al la nivelo de la evoluintaj landoj, Samtempe Hangzhou estas unu el urboj kun financo malfermita en la lando. La rilato inter Hangzhou kaj eksterlandoj disvolvighas tagon post tago. Nun la urbo havas interrilatojn en komerco kun pli ol 100 landoj kaj regionoj . Kaj establis amikajn ghemelurbojn kun 6 urboj de 5 landoj. En la urbo trovighas entreprenoj investataj de pli ol 50 eksterlandoj. CHiujare pli ol 2.5 miliono da vizitantoj en- kaj eksterlandaj ghin vizitis. Kun kreskanta ekonomia forto, pitoreska natura cirkonstanco, kaj avantaga geografia pozicio, urbo Hangzhou farighas ja la paradizo por turistoj , invastistoj kaj komercistoj . Karaj amikoj , bonvenigas vin la rapide progresanta urbo Hangzhou kun vaste etendita brakoj ! |
||